Albert Lehr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albert LEHR [ler], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lehr Albert estis hungara instruisto, lingvisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923).

Albert Lehr [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1844 en Sárszentlőrinc. Li mortis la 9-an de majo 1924 en Budapeŝto.

Biografio

Albert Lehr frekventis gimnazion en Sopron, poste samloke li lernis teologion. Komence li tradukadis kaj redaktadis, en 1865 li ekinstruis en Szentlőrinc. Inter 18681869 li frekventis diversajn germanajn universitatojn, hejmenveninta li plue instruis precipe en Bonyhád, ekde 1873 en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1898. Foje li verkis poemojn kaj tradukis el latina, germana kaj franca lingvoj, kiuj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto)

  • Magyar olvasókönyv a középiskolák I-III. osztályai számára, tört térképekkel és illustratiókkal (Hungara lernolibro por mezlernejanoj kun mapoj kaj bildoj), (1883), (1885)
  • Dísz-nóták. Röfögi egy Epicuri de grege porcus (1888)
  • Goethe: Hermán és Dorottya (1889) - tradukaĵo

Fontoj