Saltu al enhavo

Alejandro Amenábar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alejandro AMENÁBAR (naskita en Santiago de Chile, Ĉilio, 31-a de marto de 1972 ) estas hispana reĝisoro.

Li loĝas de infanaĝo en Madrido, en kies Universidad Complutense li ekstudis filmadon. Tamen, li ne finis la karieron, kaj baldaŭ komencis reĝisori mallongajn filmojn, kiuj donis al li rapidan prestiĝon. La Universitaton li uzis kiel scenejon de sia unua filmo Tesis.

Li ankaŭ estas komponisto de muziko de siaj kaj alies filmoj.

Listo de filmoj

  • 1996 - Tesis (Tezo). Ĝi gajnis sep Goja-premiojn, inter kiuj tiu al la plej bona tiujara filmo.
  • 1997 - Abre los ojos (Malfermu la okulojn); la filmo famigis internacie la aktorinon Penélope Cruz, kiu poste rolis en usona versio de la filmo, kun la titolo Vanilla Sky.
  • 2001 - The Others (La aliaj), kun Nicole Kidman. La filmo gajnis ok Goja-premiojn, inter kiuj tiu al la plej bona filmo.
  • 2004 - Mar adentro (For en maron). Ĝi rakontas la vivon de paraplegiulo Ramón Sampedro, kiu en la realo luktis por akiri sian rajton al la eŭtanazio. La ĉefrolulo estas Javier Bardem. La filmo gajnis la specialan premion de la ĵurio en la Festivalo de Venecio, la premio al la plej bona eksterlanda filmo en la usonaj Oraj Globoj kaj al la plej bona neanglalingva filmo en la Oskar-premioj de la jaro 2005 kaj 14 Goja-premiojn (la rekordo en la tuta historio de tiuj premioj).
  • 2009 - Ágora (Agoro). Filmo pri la sciencistino kaj filozofino Hipatia el Aleksandrio kaj pri religiaj ekstremismoj.

Ligiloj

greke Alejandro Amenábar en la retpaĝo de la IMDb greke oficiala retpaĝo de Alejandro Amenábar (hispane) greke Recenzo de For en maron (Esperante)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.clubcultura.com/clubcine/clubcineastas/amenabar/index.htm