Alexander Selkirk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexander Selkirk

Alexander Selkirk (aŭ Selcraig), (1676-1721) estis maristo kiu trapasis kvar jarojn sur neloĝata insulo. Oni vidas lin kiel inspirfonto por la libro de Daniel Defoe Robinson Crusoe.

Li estis la filo de ŝuisto kaj ledoprilaboristo el Largo, en Fife en la orienta parto de Skotlando. Li estis sangvina juna viro, kaj kiam li je la 17-a de aŭgusto 1695 estis venigita por riproĉo pro netolerebla konduto en la kirko li ne aperis kaj foriris al la maro.

Li ŝipveturis kun piratekspedicioj al la sudaj maroj, kaj en 1703 li enŝipiĝis sur la galero Cinque Ports kiel velmastro. La postan jaron li ekkverelis kun la kapitano, kaj demandis en oktobro ĉu oni volis elŝipigi lin sur la Insularo Juan Fernández arkipelago antaŭ la bordo de Ĉilio.

Post kiam li dum kvar jaroj kaj kvar monatoj sole loĝis tie, li estis je la 2-a de februaro 1709 kunprenita de kapitano Woods Rogers. Rogers estis la kapitano de privata ŝipo kun rajtoj por ataki malamikon, kaj faris Selkirk sian kunulon. Pliposte li faris Selkirk kapitanon de unu el la batalprenitaj ŝipoj. Li revenis hejmen en 1712. La libro de Rogers "Cruising Voyage" (Krozanta Vojaĝo) estis publikigita en 1712, kaj en ĝi li rakontis pri la travivaĵoj de Selkirk.

En 1717 Selkirk sekrete edziĝis kaj post tio denove iris al la maro. Li mortis en 1721 kiam li estis leŭtenanto sur la reĝa ŝipo la Weymouth.

Unu el la insuloj de la Juan Fernández arkipelago nomiĝas Alejandro Selkirk.

La vere okazinta rakonto pri Alexander Selkirk, precipe la rakonto kiu modelis por la libro Robinson Crusoe, cetere estas priskribita en la libro Selkirks Eiland, (La insulo de Selkirk) de Diana Souhami, eldonita de Anthos - Amsterdamo, 2001, ISBN 90-414-0425-2.