Alger Hiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alger Hiss
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1904 (1904-11-11)
en Baltimore
Morto 15-an de novembro 1996 (1996-11-15) (92-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Johns Hopkins Universitato • jura altlernejo Harvard
Familio
Frat(in)o Donald Hiss
Infano Tony Hiss
Okupo
Okupo juristoadvokatodiplomatopolitikisto • spiono
vdr

Alger HISS (11a de Novembro 1904 – 15a de Novembro 1996) estis usona publika funkciulo akuzita en 1948 je spionado por Sovetunio en la 1930-aj jaroj. Limigaj statutoj estis eksvalidigitaj pri spionado, sed li estis akuzita je falsa ĵuro en konekto kun tiu akuzo en 1950. Antaŭ la juĝo, Hiss estis envolvita en la establado de Unuiĝintaj Nacioj, kiel funkciulo de la Departemento de Ŝtato kaj kiel funkciulo de la Unuiĝintaj Nacioj. En posta vivo li laboris kiel preleganto kaj verkisto.

La 3an de Aŭgusto, 1948, Whittaker Chambers, iama membro de la Usona Komunisma Partio, atestis antaŭ la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco (HUAC) ke Hiss estis sekrete estinta komunisto estante en federacia servo. Hiss absolute malakceptis la akuzon kaj komencis proceson pri kalumnio kontraŭ Chambers. Dum la malkovra procedo antaŭ la juĝo pri kalumnio, Chambers produktis novan pruvaron indikantan, ke li kaj Hiss estis partopreninta en spionado. Federacia granda tribunalo akuzis Hiss pri du kazoj de falsa ĵuro. Post misjuĝo, Hiss estis juĝita duan fojon, kaj en Januaro 1950, li estis deklarita kulpulo kaj ricevis du kvinjarajn kondamnojn, el kiuj li finfine servis tri jarojn kaj duonon.

Diskutoj pri la kazo kaj la valideco de la kondamno rezultis en pli larĝaj debatoj pri la Malvarma Milito, Makartiismo, kaj la etendo de la soveta spionado en Usono.[1] Ekde la kondamo al Hiss, asertoj fare de la koncernaj partioj kaj ĵus aperinta pruvaro aldoniĝis al la disputo. Anthony Summers argumentis en 2000 ke ĉar multaj gravaj arkivoj estis ankoraŭ nedisponeblaj, la polemiko Hiss plue estu debatita.[2] En 1995 la dokumentoj Venona Papers havigis plian subtenon por la teorio, ke li estas soveta spiono, sed tio estis ankoraŭ malakceptita de multaj fontoj.[3] En la 1990-aj jaroj, du iamaj veteranaj sovetaj militoficiroj responsaj pri la sovetuniaj militspionaj arkivoj asertis, post traserĉado de tiuj arkivoj, ke "la rusia spionservo ne havas dokumentojn provanta, ke Alger Hiss kunlaboris kun nia servio ie aŭ iam," kaj ke Hiss "neniam havis rilaton kun la soveta spionado."[4][5][6] Hiss insistis en sia nekulpeblo ĝis sia morto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosenbaum, Ron (16a de Julio, 2007). "Alger Hiss Rides Again". Slate. Arkivita el la originalo la 11an de Decembro, 2007. Alirita la 14an de Oktobro, 2021.
  2. Anthony Summers, The Arrogance of Power: The Secret World of Richard Nixon (New York, London: Penguin-Putnam Inc, 2000), p. 77.
  3. Barron, James, "Online, the Hiss Defense Doesn't Rest", The New York Times, 16a de Aŭgusto, 2001. Kontrolita 29a de Aŭgusto, 2009. Vidu ankaŭ:
    • "... the vast majority [tiel] of modern American historians today and particularly those specializing in domestic Cold War accept Chambers' overall version of events."
    Oshinsky, David. Transcript, Alger Hiss and History, Inaugural Conference. New York University, Center for the United States and the Cold War (5a de Aprilo, 2007).
    • "Yet the weight of historical evidence indicates that Hiss was ... a member of the communist underground and a Soviet spy." Elson, John, "Gentleman and Spy?", Time, November 25, 1996.
    Arkivigite je 2007-07-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-05. Alirita 2021-10-13. Sed:
    • "Most historians have conceded the argument to Weinstein. They have done so, however, not because the evidence against Hiss is clear and definitive, but because the evidence box—filled as it is with a morass of circumstantial detail—leaves them the easy option of finding him guilty of some form of espionage activity during his murky relationship with Chambers." (Summer 2007) “The Mystery of Ales”, American Scholar. 
    • "The question of his guilt or innocence remains controversial." Svetlana Ĉervonnaja Hiss, Alger (1904 – 1996) Arkivigite je 2021-10-26 per la retarkivo Wayback Machine DocumentsTalk.com. Alirita: 2010-09-09.
    • En 1997, Allen Weinstein, en la dua eldono de sia libro de 1978 nome Perjury: The Hiss-Chambers Case, nomas la Venonan pruvaron "persuasive but not conclusive".Weinstein 1997 pp. 5: pp. 316–317: pp 7: pp. 37, 46–47: pp. 153–157: pp. 163–170: pp. 499: pp. 502: pp. 519: pp. 512
  4. Hartshom, Lewis. Alger Hiss, Whittaker Chambers and the Case That Ignited McCarthyism. Oxford University Press, p. viii.
  5. Volkogonov on the Hiss Case Arkivigite je 2012-08-20 per la retarkivo Wayback Machine Remembering Alger Hiss in the Age of Russia-Gate, 11/26/2018, Jeremy Kuzmarov, counterpunch.org.
  6. The Alger Hiss Story.