Ali ibn Abi Talib

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio Ŝablono:Dekduimamismo Ali (esperantigata foje kiel Alijo) edziĝis kun Fatima, filino de la profeto Mohamedo en 622. Inter 656 kaj 661 li estis la 4-a kalifo de Islamo, post Abu Bakr (632–634), Umar ibn al-Ĥattab (634–644) kaj Uthman ibn Affan (644–656).

Laŭ multaj islamanoj, konataj kiel ŝijaistoj, Ali devus esti la posteulo de Mohamedo kaj unua kalifo. Ke Abu Bakr antaŭis lin, iĝis la kaŭzo de la disputo inter ŝijaismo kaj sunaismo. Ŝijaistoj konsideras lin la unua imamo

Post la morto de Mohamedo

La patro de Ali, Abu Talib, estis grava ano de la tribo Banu Quraysh kaj onklo (frato de la patro) de Mohamedo. Tiu ĉi kiel orfo estis akceptita en la domo de Abu Talib kaj vivis en ties familio. Ali estis por li kvazaŭ frato.

Post la morto de la profeto Mohamedo en 632 estis la devo de Ali okupiĝi pri la sepultaj ritoj. Pro tio li ne ĉeestis en la kunveno de islamanoj, kiuj diskutis pri la sukcedo de la profeto kaj decidis, ke Abu Bakr estu ties posteulo kaj unua kalifo. Ali ne agnoskis tiun ĉi decidon; nur ses monatojn poste li repaciĝis kun Abu Bakr.

Post la murdo de kalifo Uthman li estis elektita kiel kvara kalifo. Tamen la vidvino de Mohamedo ne akceptis tion.

Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

En 661 Ali estis mortigita ĉe Kufa, kiam li eniris la moskeon por gvidi la matenan preĝon. Oni tenis la lokon de lia tombo sekreta por eviti, ke liaj kontraŭuloj profanu ĝin. Nur ĉirkaŭ la jaro 800 oni trovis ĝin en Naĝafo, kiu iĝis la plej sankta urbo de ŝijaismo.

Ŝijaistoj diras, ke Ali antaŭ sia morto destinis sian plej aĝan filon Hasan ibn Ali kiel posteulon; sunaistoj ne akceptas tion.

Vidu ankaŭ

  • Artikolojn pri la kredaj grupoj de Alevoj kaj Alavitoj, kiuj ambaŭ konsideras sin "adeptoj de Alijo", sed el teologia vidpunkto ne miksindas.
  • Apero de Islamo.