Alianco de Libertarianaj Maldekstruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alianco de Libertarianaj Maldekstruloj (angle Alliance of the Libertarian Left) estas sencentra alianco de anarki-individuistoj, agoristoj, promerkataj anarkiistoj, mutualistoj, socialistoj-voluntaristoj kaj aliaj liberecanoj. La Alianco celas organizi diversajn lokajn grupojn por lukti por individua libero, paco kaj socia justeco en la mondo per edukado, senperforta rekta agado kaj kreo de kooperativaj "paralelaj socioj", alternativaj al tiuj de ŝtato. La Alianco malapogas agadon per petleteroj, simbolaj protestoj aŭ partia lobiado[1].

Plejparte la Alianco estas aktiva en Usono. La plej aktivaj grupoj estas en Ĉikago [2], Las Vegas[3], New Jersey[4] kaj Richmond (Virginio)[5]. Ankaŭ organiziĝas grupoj en Atlanta, Baltimore, Denver, Dallas, Indianapolis, Lawrence, Los Angeles, Novjorko, Philadelphia, Vaŝingtono, Norda Karolino, Omaha (Nebraska), Tulsa (Oklahoma), Walla Walla (Vaŝingtonio), Pensacola (Florida) kaj ekster Usono en London kaj Wexford (Irlando)[6].

En la interreto la Alianco estas reprezentita per unuita paĝaro de la Alianco, paĝaro de gazeto "On ALLiance", komunumo en MySpace, blogaro kaj retpoŝta dissendlisto.

Kiel samideanojn, la Alianco listas jenajn organizaĵojn: Alianco de Agorista Agado (Agorist Action Alliance), Instituto de Molinari (Molinari Institute), Centro por Senŝtata Socio (Center for a Stateless Society), Asocio de Liberecanaj Feministoj (Association of Libertarian Feminists), Blogosfero de Libertarianaj Maldekstruloj (Blogosphere of the Libertarian Left) kaj retpaĝaro "Karnivalo de Anarkio" (Carnival of Anarchy).

Pro sencentra naturo de la Alianco, novaj lokaj grupoj estas facile kreeblaj. Ĉiu loka grupo de anarkiistoj povas proklami sin grupo de la Alianco kaj komenci la agadon. En Alianco estas speciala grupo, kiu respondecas pri kontaktoj kun novaj grupoj: la Monda Komitato de Ad Hoc Organizado (ad hoc global organizing committee). Ĝi estas, fakte, kontakta reto por serĉi samideanojn, interŝanĝi spertojn kaj informi kamaradojn pri sia agado. Se novkreita grupo kontaktas la Komitaton, ĝi ricevas subtenon kaj informon pri aliaj samideanoj en sama areo. Ankaŭ la interretaj kontaktoj de la grupo estos publikataj per retinformiloj de la Alianco. Tamen, la Komitato ne estas iu centrala strukturo, kaj kontakto kun ĝi ne estas nepra kondiĉo por ago en la Alianco.

Referencoj

  1. Ad hoc Global organizing committee 'Organize!'
  2. http://postmoderntrib.blogspot.com/2008/06/calling-all-chicago-area-libertarian.html
  3. http://vegas.libertarianleft.org/
  4. http://nj.libertarianleft.org/
  5. http://richmond.leftlibertarian.org/
  6. Ad hoc Global organizing committee 'ALL Locals'

Ligoj