Almudena Grandes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almudena Grandes
Persona informo
Almudena Grandes
Naskonomo María Almudena Grandes Hernández
Naskiĝo 7-an de majo 1960 (1960-05-07)
en Madrido
Morto 27-an de novembro 2021 (2021-11-27) (61-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Subskribo Almudena Grandes
Familio
Edz(in)o Luis García Montero vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalisto • romanisto vd
Aktiva dum 1989–2021 vd
Verkado
Verkoj Las edades de Lulú ❦
The Frozen Heart ❦
Q6139461 ❦
Atlas de geografía humana ❦
Malena es un nombre de tango (romano) ❦
Gli anni difficili ❦
Q28065416 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María Almudena GRANDES Hernández[1]​ (Madrido, 7-a de majo 1960 - Madrido, 27-a de novembro 2021)[2]​ estis hispana verkistino, ofta kolumnisto de la ĵurnalo El País. Ŝi ricevis la Nacian Premion de Rakontaro en 2018, kaj granda parto de ŝia verkaro temas pri la ĵusa historio de Hispanio por rekuperi la memorojn de subpremita pasinteco ĉefe dum la diktaturo de Francisco Franco por klarigo de la hispana socio de fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj.[3] Ŝi ege rilatis al kino: ses el ŝiaj verkoj estis adaptitaj al filmoj kaj ŝi estis honora patronino de la Fondaĵo Kinakademio.[4]

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

La unua romano kiun ŝi publikigis estis Las edades de Lulú (1989, La aĝoj de Lulú), erotika novelo, kiu ricevis la 11an Premion La Sonrisa Vertical (La vertikala rideto). Ĝi estis adaptita al kino fare de Bigas Luna sekvajare en samnoma filmo, kun scenaro verkita kun Almudena Grandes mem pro kiu ambaŭ estis nomumitaj al Goja-premio en 1991 en la kategorio de plej bona adaptita scenaro.[5] La libro ege sukcesis kaj estis tradukita al pli ol du dek lingvoj.[6]

Ŝia sekva romano, Te llamaré Viernes (1991), ne estis tiom sukcesa. Sed ja sukcesis la sekva romano, nome Malena es un nombre de tango (1994, Malena estas tangonomo), kiun Gerardo Herrero adaptis al kino en 1996. Samjare oni publikigis kolekton de liaj rakontoj titole Modelos de mujer, el kiuj kelkaj jam estis konitaj ĉar aperis en iuj el oftaj ĵurnalismaj kunlaboroj. Unu el ili, nome «El vocabulario de los balcones», inspirita sur poemo de Luis García Montero, estis inspiro por la filmo Aunque tú no lo sepas, kiuj Juan Vicente Córdoba reĝisoris en 2000.

En oktobro 1997 ŝi ricevis en Italio la Premion Rosone d'Oro pro la tuto de sia verkaro. Tiu estis la unua fojo en kiu oni atribuis tiun premion al hispano kaj la unua fojo por virino.[7]

Atlas de geografía humana (1998, Atlaso de homa geografio), Los aires difíciles (2002, La malfacilaj ventoj) kaj Castillos de cartón (2004, Kartonaj kasteloj) pluigis ŝian romanaron. Kiel ĉe ĉiuj el ŝiaj antaŭaj verkoj, ĉiuj tiuj montras agadon okazantan en Hispanio en la lasta kvarono de la 20-a jarcento, montrante realisme per psikologia enrigardo la ĉiutagan vivon de tiu epoko. La filmo Los aires difíciles, bazita sur ŝia samnoma romano, premieris en 2006 reĝisorita de Gerardo Herrero kaj stelulita de José Luis García Pérez, Cuca Escribano kaj Roberto Enríquez.

En 2007 ŝi publikigis El corazón helado (La frostita koro), etenda kaj kompleksa rakonto en kiu oni montras la vivon de du hispanaj familioj laŭlonge de granda parto de la 20-a jarcento. Tiu romano ricevis sekvajare du gravajn premiojn: nome José Manuel Lara kaj la premio Gremio de Libreros de Madrid.

La 23an de marto 2007 oni premieris la filmon Atlas de geografía humana, bazita sur ŝia samnoma romano. En 2012, la romano estis adaptita ankaŭ al teatro fare de la dramaturgo Luis García-Araus kaj ludita en la teatro María Guerrero de Madrido reĝisorita de Juanfra Rodríguez kaj ludita de Arantxa Aranguren, Nieve de Medina, Ana Otero kaj Rosa Savoini.[8]

Dum la verkado de El corazón helado ŝi kllejtis informojn pri la luktado de la kontraŭfrankisma rezistado post la Hispana Enlanda Milito, ĉefe el atestoj de la propraj luktantoj mem, por rakonti epizodojn kiujn la tiama oficiala propagando silentis aŭ ŝanĝis por la oficiala historiografio. Tiel ŝi verkis ciklon de ses romanojn nomitan Episodios de una guerra interminable (Epizodoj de senfina milito), omaĝe al Episodios nacionales (Naciaj epizodoj) de Benito Pérez Galdós, kiun ŝi admiris. Ili priskribas la epokon inter 1939 kaj 1964, jaro de la falsigita kampanjo XXV Años de Paz (25 jarpacoj) proklamita de la diktatura reĝimo, kaj alternigas fikcion kaj nefikcion kun roluloj kiuj aperas en kelkaj epizodoj, sed kun diversa nivelo de ĉefrolado. Inés y la alegría, la unua de la serio en 2010, ricevis en Meksiko la Premion Elena Poniatowska. Sekvis El lector de Julio Verne (2012, La leganto de JV), Las tres bodas de Manolita (2014, La tri nuptoj de M), Los pacientes del doctor García (2017, La pacientoj de la doktoro G), pri kiu ŝi ricevis la Nacian Premion de Rakontaro en 2018, kaj La madre de Frankenstein (2020, La patrino de F). La lasta, nepublikigita en la momento de ŝia morto, titoliĝas Mariano en el Bidasoa.[9]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Las edades de Lulú (1989)
  • Te llamaré Viernes (1991)
  • Malena es un nombre de tango (1994)
  • Atlas de geografía humana (1998)
  • Los aires difíciles (2002)
  • Castillos de cartón (2004)
  • El corazón helado (2007)
  • Los besos en el pan (2015)
  • Todo va a mejorar (2022)​

Episodios de una guerra interminable[redakti | redakti fonton]

  • Inés y la alegría (2010)
  • El lector de Julio Verne (2012)
  • Las tres bodas de Manolita (2014)
  • Los pacientes del doctor García (2017)
  • La madre de Frankenstein (2020)
  • Mariano en el Bidasoa (nefinita)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Premio Nacional de Narrativa. Almudena Grandes». Ministerio de Cultura y Deporte. Konsultita la 28an de novembro 2021.
  2. Agencia Europa Press (27a de novembro 2021). «Muere a los 61 años la escritora española Almudena Grandes». Europa Press Cultura (Madrid). Konsultita la 27an de novembro 2021.
  3. Neira Jimenez, Julio. «Laudatio Almudena Grandes Hernández». UNED. Konsultita la 28an de novembro 2021.
  4. Sánchez Casademont, Rafael (27a de novembro 2021). «Almudena Grandes y sus 6 adaptaciones al cine». Fotogramas. Konsultita la 29an de novembro 2021.
  5. «Las edades de Lulú». Premios Goya. Konsultita la 29an de novembro 2021.
  6. «elmundo.es | encuentro digital con Almudena Grandes». www.elmundo.es. Konsultita la 29an de novembro 2021.
  7. Mora, Rosa (13a de oktobro 1997). «Almudena Grandes, premiada en Italia por el conjunto de su obra». El País. Konsultita la 29an de novembro 2021.
  8. Torres, Rosana (22a de novembro 2012). «Cuatro chicas de la movida». El País. Konsultita la 28an de novembro 2021.
  9. López, Ángeles (27a de novembro 2021). «Almudena Grandes: ¡A galopar!». Konsultita la 29an de novembro 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]