Alphen aan den Rijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Alphen aan den Rijn (52° 08′ N; 04° 39′ E Mapo) estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Holando (Zuid-Holland) de Nederlando. Ĝi situas ĉe la Malnova Rejno inter Leiden, Gouda, Bodegraven kaj Ter Aar. Ekster la urbo Alphen aan den Rijn en la komunumo situas la vilaĝoj Aarlanderveen kaj Zwammerdam. La loĝantoj de Alphen aan den Rijn nomas la centron de ilia loĝloko "la vilaĝo".

Historio

Domoj laŭlonge la Malnova Rejno

Jam antaŭ 2000 jaroj loĝis homoj en la regiono ĉe Alphen aan den Rijn.

Dum la romia tempo la Malnova Rejno estis la ĉefbranĉo de la Rejno. Ĝi ankaŭ estis la limo de la Romia Imperio.

Sur la loko kie nun situas la centro de Alphen aan den Rijn, estis dum la romia tempo la Castellum Albanianae (romia fortikaĵo).

En la komunumo situas la temoparko Archeon.

Ekde la 1-an de januaro 2014 la vilaĝoj Boskoop kaj Rijnwoude fariĝis parton la komunumo Alphen aan den Rijn.

La vilaĝo Boskoop antaŭ ĉio estas konata pro la ampleksa kultivado de arboj kaj arbustoj.

Ĝemelaj urboj de Rijnwoude


Ŝablono:Komunumoj de Suda Holando