Altendorf SZ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Altendorf
Blazono de Altendorf
Altendorf
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Koordinatoj  47°11′33″N 8°49′48″O  /  47.1925°N, 8.83°O / 47.1925; 8.83 (Altendorf SZ)Koordinatoj: 47°11′33″N 8°49′48″O  /  47.1925°N, 8.83°O / 47.1925; 8.83 (Altendorf SZ)
Nombro de enloĝantoj 5979
Areo 23,50 km²
Alteco 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 8852
Komunumkodo 1341
Mapo de Altendorf

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Altendorf estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 5979 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio [redakti]

Altendorf situas ĉe la suda flanko de la Supra Lago de Zuriko, oriente de la duonainsulo de Hurden. Sude de la urbeca vilaĝo leviĝas la monto Etzel, kiu estas suda brako de la Albis-Ĉeno.

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Altendorf limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al la urbo Rapperswil-Jona, en nordoriento al Lachen, en oriento al Galgenen, en sudoriento al Vorderthal, en sudokcidento al Einsiedeln, kaj en nordokcidento al Freienbach.

Trafiko [redakti]

De la stacidomo de Altendorf ekzistas rektaj trajnkonektoj al Pfäffikon, Zuriko, Ziegelbrücke kaj Glaruso. Okcidente de la komunumo en Pfäffikon kaj oriente en Lachen ekzistas alveturejoj al la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro.

Historio [redakti]

La unua dokumenta mencio de Altendorf datiĝas el la jaro 972 kiel Rahprehteswilare.[1] Kiam la Grafoj de Rapperswil fondis en la jaro 1220 aliflanke de la lago la urbon Nov-Rapersvilon (Neu-Rapperswil), la hodiaŭn urbon Rapperswil-Jona, la vilaĝo estis alinomita la Malnov-Rapersvilo (Alt-Rapperswil) kaj poste latine al Vetus Villa, kio signifas malnova vilaĝo, germane Altes Dorf respektive Altendorf.

Vidu ankaŭ [redakti]


Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: Josef Mächler: Altendorf en Historia Leksikono de Svislando (2009-07-02)

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Bildoj [redakti]