Reichenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reichenburg
Blazono de Reichenburg
Katolika preĝejo Sankt-Laŭrencio Reichenburg
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Koordinatoj  47°10′11″N 8°58′29″O  /  47.16972°N, 8.97472°O / 47.16972; 8.97472 (Reichenburg)Koordinatoj: 47°10′11″N 8°58′29″O  /  47.16972°N, 8.97472°O / 47.16972; 8.97472 (Reichenburg)
Nombro de enloĝantoj 2975
Areo 11,6 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 8864
Komunumkodo 1345
Mapo de Reichenburg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Reichenburg estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reichenburg situas ĉe la marĝeno de la Svisaj Antaŭalpoj en la okcidenta flanko de la Linth-Ebenaĵo ĉe la trilima punkto de la kantonoj Ŝvico, Glaruso kaj Sankt-Galo. De la komunuma teritorio de 11,59 km², 3,96 km² estas kovritaj de arbaro, 6,42 km² servas al agrikulturo kaj 1,03 km² por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Reichenburg limas en nordo aliflanke de la Linth-Kanalo al Benken (SG), en oriento al Bilten respektive ek de la unua de januaro 2011 al Glaruso-Nordo (GL), kaj en okcidento al Schübelbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovoja triangulo de la svisa aŭtovojo A3 kaj la svisa aŭtovojo A53. La komunumo disponas pri propra alveturejo al ambaŭ aŭtovojoj. La stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj estas servata de la regiona trajnlinio S2 de Ziegelbrücke al Pfäffikon, Zuriko al la Flughaveno Zuriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Reichenburg datiĝas el la jaro 1300 kiel Richenburg.[2] Jam en la jaro 1116 estis menciitaj posedaĵoj de la Monaĥejo Pfäfers en la hodiaŭa setlejo Hirschlen.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Paĝo de la Svisa Federacia Oficedjo por Statistiko, komunuma n-ro 1345, konsultita la 19-an de oktobro 2010
  2. Fonto: Kaspar Michel sen.: Reichenburg en Historia Leksikono de Svislando (2010-08-20)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]