Amazonen-Werke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amazonen-Werke
negoco • entrepreno vd
Dum 1883 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Sidejo Hasbergen
Lando Germanio
Agokampo broadcast spreader
TTT Oficiala retejo
vdr
La ĉefa kompania sidejo en Hasbergen-Gaste ĉe Osnabrück
Sterko-disigilo ZA-M 1001, ĝis 36 m larĝa
BoniRob projekto de roboto

Amazone estas fabrikanto de maŝinoj por agrikulturo kaj komunumoj. Ĝi situas en Hasbergen-Gaste ĉe Osnabrück. La kompanio estis fondita en 1883 de Heinrich Dreyer. Ĝi estas nun en la kvara generacio posedata kaj gvidata de la familio.

Dungitoj estas nun ĉirkaŭ 1500. Krom la baza fabriko estas fabrikoj en Hude (ĉe Oldenburg), Forbach (Francio), Lepsiko (Saksio), Tecklenburg-Leeden (Nordrejn-Vestfalio) kaj Samara (Rusio). Vendejaj kompanioj ekzistas en Britio, Francio, Pollando, Ukrainio, Hungario, Serbio kaj Rusio.

La vendosumo estis en 2011 ĉirkaŭ 395 mio €. Eksportoj iras en pli ol 70 landojn, la eksport-kvoto estas ĉirkaŭ 75% (2010).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]