Aminatou Haidar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aminatu Haidar, aktivulino por homaj rajtoj

Aminatu Haidar (en araba: أمنتو حيدار), foje konata simple laŭ Aminatu (laŭ kelkaj fontoj naskiĝintaj en Akka, provinco de Tata (tiam Hispania Saharo), 24-a de julio de 1966,[1] laŭ aliaj fontoj naskiĝinta en Ajuno en 1967[2]) estas aktivulino por saharanoj kaj Homaj rajtoj. El novembro al decembro de 2009 ŝi troviĝis forpelita fare de la maroka registaro en la Flughaveno de Lanzarote, en San Bartolomé, ĉar ŝi ne akceptas la marokan ŝtatanecon kaj iĝis en senŝtatano. Dume ŝi realigis fastostrikon ĉar Maroko malpermesis ŝin reveni al sia hejmo. Dume ŝi ricevis apogon de tre granda parto de la hispana socio, ĉefe inter loĝantoj de Kanarioj, saharanoj loĝantaj en Hispanio kaj artistoj, famuloj kaj politikistoj, kiuj apogas la proponon de sendependeco de la saharanoj el la maroka okupado. Aminatu Haidar revenis al sia hejmo en Ajuno, Okcidenta Saharo, post pli ol unu monato de fastostriko la 17an de decembro de 2009[3].

Biografio

Haidar estas patrino de du filoj, kaj faris studojn de moderna literaturo. Lastatempe ŝi estas la plej fama aktivulo defende la fakton ke la Araba Respubliko Sahara Demokratia estu realaĵo kiel ŝtato de la teritorio nomata Okcidenta Saharo. Tiu teritorio, hispania ekskolonio, interrompis sian procezon de malkoloniigo en 1976 post la abandono fare de Hispanio dum la Traktato de Madrido, kiam ĝi cedis antaŭ la premo de Maroko kaj Maŭritanio, kvankam ĝi estis engaĝita ĉe UN por plenumi tiun malkoloniigon. Aktuale la Okcidenta Saharo estas regata fakte de Maroko, kaj pro tio Haidar posedas la marokan ŝtatanecon.

Aktivado

Pro sia ideologio por saharanoj, ŝi estis persekutata kaj subpremata fare de la marokaj publikaj instancoj tre ofte. En 1987, kiam ŝi estis 21jaraĝa, ŝi formis parton de paca manifestacio formata de 700 partoprenantoj kiuj postulis referendumon de sendependeco de la Okcidenta Saharo el Maroko. Post tiu aktivado ŝi estis arestita sen esti akuzata nek juĝata en la tielnomataj "sekretaj prizonoj" de Maroko dum 4 jaroj.[4] Tie ŝi suferis torturojn kun aliaj 9 virinoj kaj 50 viroj, saharaj arestitoj.[5]

En 2005 ŝi esti kondamnita de la maroka justico je 7 monatoj en la karcero konata kiel "Nigra Karcero" de Ajuno. La procezo de la juĝo pro maljusteco estis denuncita de observanto sendita de la organizo Internacia Amnestio. Tiu organizo konsideras, ke Haidar estis pensarestito. Ankaŭ membroj de la Eŭropa Parlamento iniciatis internacian kampanjon por la liberigo de Aminatu Haidar, kion oni postulis formale per de rezolucio de tiu parlamento. Post pli da unu monato enkarcere, ŝi estis liberigita januare de 2006. Ŝia liberigo revivigis la postulojn de sendependeco de la saharanoj, kiuj manifestaciiĝis surstrate eĉ en Ajuno kaj la protestojn de la saharaj studentoj de la Universitato de Marakeŝo.

Post la granda gazetara informaro pri ties maljusta enkarcerigo, kaj la grava apogo kiun ŝi akiris el okcidentaj asocioj kaj politikistoj oni atingis la eliron de Haidar cele iĝi vaganta ambasadoro de la Araba Respubliko Sahara Demokratia kontakte kun fremdaj registaroj kaj asocioj por saharanoj.

En aŭgusto de 2006 Maroko malakceptis doni al ŝi sian pasporton kaj la rajton elirigi siajn filojn kiel subpremanta decido.

Agnoskado

Pro sia lukto por la agnoskado de la rajtoj de saharanoj ŝi ricevis diversajn internaciajn agnoskilojn, tales como:

Ŝi estis ankaŭ kandidato al diversaj premioj de internacia gravo tiaj kiaj la Premio Saĥarov proponita de la Eŭropa Parlamento, la Premio Fonduso Ginetta Sagan proponita de Internacia Amnestio aŭ la nomumo al Nobel-premio pri paco en la jaro 2008.[6]

Notoj

  1. DATOS
  2. DATOSS
  3. "El País", Madrido, 18a de decembro, Haidar ya está en El Aaiún, http://www.elpais.com/articulo/espana/Haidar/Aaiun/elpepuesp/20091218elpepunac_1/Tes
  4. El País, 14a de novembro de 2009, http://www.elpais.com/articulo/internacional/Marruecos/expulsa/Canarias/celebre/activista/saharaui/elpepuint/20091114elpepuint_8/Tes , Marruecos expulsa a Canarias a la más célebre activista saharaui
  5. El País, 13a de decembro de 2009, http://www.elpais.com/articulo/reportajes/voluntad/fuerza/elpepusocdmg/20091213elpdmgrep_2/Tes , REGRESARÉ. La voluntad y la fuerza
  6. Diario ABC, 14a de novembro de 2009, http://www.abc.es/agencias/noticia.asp?noticia=174617 , CC exige a Marruecos la inmediata liberación de Aminatou Haidar

Eksteraj ligiloj