Amir Hadžiahmetović
Amir HADZIAHMETOVIĆ – AmoDeL'Iro – Amiro estas inĝeniero, muzikisto, mastro de informatika sekureco kaj esperantisto naskiĝinta en Bosnio kaj Hercegovino, kiu nuntempe vivas en Kopenhago en Danio.
Li estas unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en Kopenhago en 1996, post kiam li rifuĝis el Bosnio fine de 1992. Li estas kantisto kaj gitaristo de la grupo kaj verkis multajn kantojn kaj kantotekstojn en esperanto, angla kaj bosnia lingvo.
En aŭtuno 2005 okazis grava ŝanĝo en la membraro de Esperanto Desperado, kiam malnovaj membroj forlasis la grupon – Amir estis la sola, kiu restis. Post nelonge du amikoj, bonaj muzikistoj eniris la bandon, kaj komence de 2006 la bando ŝanĝis la nomon al nuna Espo-Despo (foje skribita kiel unu vorto 'EspoDespo'). La unua koncerto de la novnaskiĝinta grupo okazis en junio 2006 en Kopenhago, kaj ek de tiam Amir kun aŭ sen sia bando regule koncertis precipe en esperantaj aranĝoj en Eŭropo: Danio, Germanio, Pollando, Italio, Bosnio ktp. En 2009, la bando eldonis KD-n "Esperante".