Analogio de la ento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Analogio de la ento, necesa en filozofio kaj teologio, radikas en grekaj vortoj (anà lògos, latine: analogia entis) signifanta “rilaton” kaj “proporcion”, kaj rilatas al la kono aplikebla el unu ento al la alia kiam ili ne povas esti juĝataj egalaj. Analogio, do, antaŭsupozas ke la ento konsiderita termino de komparo estas pli klare konita ol la alia konsiderinda, kaj ke inter ambaŭ estas samtempe konformeco kaj malsameco. Sen konformeco, ne eblas establi iun ajn komparon; sen malsameco, la komparo realigas nur ripetadon nemalfermiĝantan al novaj konaj perspektivoj. Tial analogia kono fondiĝas sur la analogio de la ento, per kiu du kaj pluraj entoj estas samtempe similaj kaj malsamaj en sia enteco. Tio, kiel facile videblas, reflektiĝas en homaj konceptoj kaj paroladoj.

Analogio de la ento utilas por kompreni, kaj ne miskompreni, la esencon de la estaĵoj nevideblaj kies ekzisto estas racie induktitaj kaj pruvitaj. Se ekzemple, oni provu tiele: la homa kono spertas pri la ekzisto de la vivo (kaze de besta vivo); la kredanto je Dio kiel kreinto de la vivo mem, argumentas ke ankaŭ la kreinto posedas la vivon. Kiamaniere li posedas la vivon? Se oni diras “sammaniere”, oni aplikas la kriterion de unusenceco (kaj faras la kreinton simila al kreaĵo, kio okazas en panteismo, popularaj religioj, antropomorfismo, materialismaj filozofioj ktp); se oni diras “tute malsame”, oni aplikas la kriterion de la “neantăŭvidebleco” (malsameco, falseco) kaj igas Dion nekonebla, kiel faras ofte skeptikismo kaj nominalismo kaj neniismo ktp. Se oni diras “iom vere kaj iom malvere”, oni uzas la kriterion de analogio de la ento.

Analogio de atribuado kaj analogio de proporcio[redakti | redakti fonton]

Por pli preciza determino de la koncepto pri analogio de la ento necesas distingi du fundamentajn tipojn de analogio: Analogio de atribuado kaj Analogio de proporcio.

Per tiu atribua oni predikas la analogian aspekton komunan kun la analogato, konstatita en la unua analogato. Ekzemplo estu la adjektivo “sana” kies unua analogato estas la homa korpo, kiu realigas en si mem ĝian enhavon, nome la sano; la duaj analogoj povas esti la vizaĝkoloro aŭ nutraĵo kiuj estas nomataj “sanaj” pro ilia kuneco kun la sano de la korpo, kiuj tamen ne inkluzivas la enhavon de la sano. Aŭ ankaŭ: Dio estas nomata “ento”, kia unua analogato, la kreaĵo, male, kia dua analogato ĉar tiu ĉi efektive ekzistas sed en absoluta dependo al Dio. Inter tiuj du analogatoj estas asertata komformeco en la esto, signita tamen per esenca malsameco ĉar Dio posedas la eston por si mem dum la kreaĵo ĝin ricevas. (Vidu: Quaestiones disputatae de veritate, q. 21, a. 4; In I librum Sententiarum, d. 19, q. 5, a. 2).

Analogio de proporcio realiĝas kiam la analogatoj posedas la saman karakterizon, sed laŭkvante (aŭ laŭmaniere) malsaman aŭ nur similantan. Tiel oni diras ke la vero estas por la inteligento tio kio la suna lumo estas por la korpaj okuloj, aŭ alimaniere oni diras ke Dio, kolerigita, punas... Evidentas la analogio inter la punantoj, la homo kaj Dio, sed “kolerigita” estas dirata pro pura metaforo: se la unua komparo estas aŭdaca, la dua estas tute fantazia. Evidentas ke tiu atribuo estas tute metafora kaj, do, ne priskribanta la dian esencon.

Iuj teologoj, kiel la juda Maimonido, konsideras, ke nur tia dua tipo de atribuado estas aplikebla al Dio: atribuado, do, senutila ĉar ne reala: ĝi ne kreskigas la konon pri Dio. Temas pri la sinteno de la teologio apofata aŭ negativa, kaj de duonskeptikuloj.

Origino de la vorto kaj de la koncepto[redakti | redakti fonton]

En la historio de Okcidento, la vorto kun ĝia rilata koncepto, aperas unuafoje en la verkoj de Platono (En Timeo, άνά = super λόγος = racio, kaj signifas “proporcion”, ĉikaze rilaton kiu ligas inter si kvar terminojn, kies la unua rilatas al la dua kiel la tria rilatas al la kvara. Ĉe Aristotelo la termino el la matematiko etendiĝas al la filozofio kaj aperas en la metafiziko de lia Metafiziko (XIV, 6,1093, b 19) ĉar en ĉiu kategorio de esto ĉeestas analogio; kaj analogio pasas el matematika identeco inter du aŭ pluraj entaĵoj (estaĵoj) al la filozofia simileco. Kiel same el la lingvaĵo, en kiu la bezono kaj fakto de “metaforismo” estas vidata ankaŭ kiel la unua inspira fonto de la filozofia analogio.

Sed la koncepto trovos vastan disvolviĝon kaj analizon en la teologio-filozofio de kristanoj bezonantaj difini Dion ĉerpante el la perfektecoj de la naturo kreita. Jen, do, la koncepto funde pritraktata kaj aplikata de Sankta Aŭgusteno, Pseŭdo-Dionizio la Areopagano, Duns Skoto, Bonaventura, Tomaso de Akvino (Sum Theol.,I. q. 13. a 5§), Okam, kaj ĝenerale skolastikuloj; Leibinitz, Kartezio, Kantio, Jacques Maritain... Kaj analogio estas ĝisfunde esplorita kaj difinita en unuopaj ĝiaj aspektoj kaj funkcioj kun vidpunktoj lingvismaj kiel la subtilaj analizoj pri unusenceco, malsameco, simileco.

En la hodiaŭa teologia filozofio la analogio de la ento estas necesa en la mezuro ke la sama filozofio demonstras ke Dio estas la origino de la sceno de la mondo. Ĉe materiistoj aŭ similuloj la analogio de la ento tute estas sentita nenecesa.

La fonto kiu igas necesa la la analogion por paroli ĝuste pri Dio kaj realaĵoj koncernantaj la vivon ĉe li, radikiĝas en la Bibliaj libroj, aparte en la kristana biblia Saĝo, kie estas klarigite ke per la kreaĵoj eblas ascendi kaj vidi la kvalitojn de ilia Kreinto. kaj, plue, profeto Jesaja igas Dion diranta: "Fakte miaj vojoj ne estas viaj vojoj, miaj pensoj ne estas viaj pensoj... (55,8-8)” ; kaj alilibre: “Mi estas en la vento, sed ne estas vento, mi estas en la fajro sed ne estas fajro...”. La abunda lingva-literatura metaforismo, foje antropomorfisma, de la Biblio inklinas al neceso de la filozofia analogio.

La oficiala sinteno de la katolikismo ĉi-rilate estis esprimita en 1215 en Kvara Laterana Koncilio laŭ jenaj terminoj:[1]"Ne eblas rimarki iun similecon inter kreinto kaj kreaĵon sen ke oni devas rimarki inter ili eĉ pli grandan malsimilecon".[2]

Analogio en la kulturo de diversaj religioj[redakti | redakti fonton]

Rilate la konscion pri la neceso de la principo de analogio de la ento por pritrakti Dion, certe ĝi estas uzata en la teologioj islamaj, kvankam sub alia vesto kaj malsama lingvaĵo; kaj same en Judismo, kvankam prefere laŭ tiu de proporcio. Kia la uzo de analogia de la ento en Budhismo kaj Hinduismo kaj Taoismo? Je kia nivelo de filozofia scienco estas pritraktita la distingo inter metaforismo kaj analogio de la ento? Ĉu la taoisma kaj konfucea Jino kaj Jango disvolvas iamaniere la filozofian funkcion de la okcidenta koncepto de la analogio de la ento? Kelkaj vidas tion en la dialektika neado de la neado aŭ en "duobligo de neado",

La T'ai Chi T'u, reprezentado de Jino kaj Jango.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. DS 806. ripetitaj en la KKK, nome en la 43
  2. Inter Creatorem et creaturam non potest similitudo notari, quin inter eos maior sit dissimilitudo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter Bruger, Dizionario di Filosofio, Marietti (Italio)
  • Enciclpedia Filosofica, Centro studi filosofivi, Gallarate (Italio)
  • Tanzella Nitti Giuseppe; Strumia Alberto, Dizionario interdisciplinare di scienza e fede. Cultura scientifica, filosofia e teologia, Urbaniana University Press, Roma
  • Gianfranco Basti ANALOGIA, ONTOLOGIA FORMALE E PROBLEMA DEI FONDAMENTI, Pontificia Università Lateranense, Roma
  • G. BASTI, “Analogia, ontologia formale e problema dei fondamenti”. In: BASTI G. & TESTI C.A. (Eds.), Analogia e autoreferenza, Marietti, Genova-Milano, 2004, pp. 159–236.
  • Erich Przywara, Analogia Entis - metafisica. La struttura originaria e il ritmo cosmico, Milano, Vita e Pensiero, 1995. ISBN 88-343-0368-7; ISBN 978-88-343-0368-9. Anteprima limitata su books.google.it
  • Franz Courth, Il mistero del Dio Trinità, Milano, Jaca Book, p. 70, 1993. ISBN 88-16-40331-4; ISBN 978-88-16-40331-4. Disponibile online su books.google.it
  • Paolo Volonté, Analogia storica ed esperienza trascendentale, en Virgilio Melchiorre, Studi di filosofia trascendentale, Milano, Vita e Pensiero, in particolare pp. 163–7, 1993. ISBN 88-343-0360-1; ISBN 978-88-343-0360-3. Anteprima limitata di "analogia entis" Przywara su books.google.it

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]