Andor Tarnai
Andor Tarnai, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tarnai Andor estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia filino estis Éva Kondorosi.
Andor Tarnai [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1925 en Gyula. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1994 en Budapeŝto.
Biografio
Andor Tarnai frekventis gimnazion en Eger, universitaton en Budapeŝto inter 1943-1948. Li laboris post la diplomo en Tutlanda Biblioteko Széchényi, krome en literatura instituto. Inter 1980-1994 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li estis gastoprofesoro en Vieno kaj Berlino. Li ricevis premion en 1988.
Verkaro (elekto)
- Batsányi és Baróti Szabó (1952)
- Extra Hungariam non est vita… (Egy szállóige történetéhez) (1969)
- Lehrreiche Gedanken – Jeles gondolatok – Pensées instructives (1975)
- A magyar nyelvet írni kezdik: Irodalmi gondolkodás a középkori Magyarországon (1984)
- Három magyar költő Kufsteinban (1993)
Memorigiloj
- premio "Tarnai Andor"