András Keve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Keve
Persona informo
Naskonomo Kleiner Endre
Naskiĝo 10-an de novembro 1909 (1909-11-10)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 1984 (1984-03-30) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd vd
Memorigilo András Keve
Profesio
Okupo ornitologo • historiisto de scienco • muzeologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

András Keve [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keve András estis hungara zoologo, ornitologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kleiner András ĝis 1942.

András Kleiner[1] naskiĝis la 10-an de novembro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Keve maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1927, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932 kaj li doktoriĝis pri geologio-paleontologio-zoologio en 1935. Jam dum la studentaj jaroj li frekventis ornitologian instituton. En 1930 li prelegis unuafoje ĉe la zoologia kongreso en Padovo. Inter 1932–1939 li havis posteneton en la ornitologia instituto, (eĉ inter 1927–1940 li estis bibliotekisto), poste li estis asistanto, lektoro (1940–1942), ĉeflektoro (1942–1947), scienca kolego (1947–1954), scienca ĉefkolego (1954–1973). En tiu periodo interrompoj okazis (pro soldatiĝo ((1941, 1944); militkaptiteco (1945)). Ankaŭ aliaj interrompoj okazis: en 1941 li esploris birdojn en Tihany, en la sekva jaro li laboris en muzeo en Vieno. Inter 1946 kaj 1950 li estis privata profesoro en Universitato Péter Pázmány, en 1953 li ricevis la statuson kandidato. Li emeritiĝis en 1974, sed poste li laboris en muzeo ĝis 1984. Li ricevis memormedalojn en 1977 kaj 1984. Li edziĝis en 1949 kaj 1954, la dua edzino naskis dufoje.

Lia disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • A sárga billegető Magyarországon előforduló fajtái (1935)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Madártani megfigyelések Dél-Franciaországban (1939)
  • A földrajzi fajták elhatárolása (1941)
  • Ornithologische Mitsommer-Beobachtungen am Békés-Pass. – Eine für Ungarn neue Rohrammer-Rasse. (1943)
  • A barnakánya, mint halpusztító (1948)
  • A fürj gazdasági jelentősége (kun aliaj, 1953)
  • Aves. – Madarak. Magyarország madarainak határozója, leírása és életmódjuk rövid ismertetése. (kun aliaj, 1958)
  • A vízityúk alfajainak rendszertani kérdése. – Ritka madárfajok faunisztikai jelentőségének újabb megítélése. (1966)
  • Das Eichelhäher. – Garrulus glandarius. (monografio, 1969)
  • Madarak (porinfana bildlibro, 1972; 1975; 1978; 1981)
  • A Balaton-felvidék madárvilága (monografio, kunaŭtoro, 1978)
  • Adatok a Balaton és környéke madárfaunájához (1984)
Biblioteko András Keve

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo pri András Keve en Budapeŝto (2009)
  • ornitologia biblioteko en Budapeŝto prenis la nomon Keve András
  • memormedalo "Keve András" fondita en 1994

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]