Andrea Bacci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Bacci
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1524 (1524-01-01)
en Sant'Elpidio a Mare
Morto 24-an de oktobro 1600 (1600-10-24) (76-jaraĝa)
en Romo
Tombo San Lorenzo in Lucina
Lingvoj latina
Okupo
Okupo filozofokuracistoverkisto
vdr

Andrea BACCI (naskiĝinta en 1524 en Sant'Elpidio a Mare, mortinta la 24-an de oktobro 1600 en Romo) estis itala verkisto, filozofo kaj kuracisto. Li memdifinis sin latinlingve kiel philosophus, medicus Elpidianus, civis Romanus.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andrea Bacci studis je Matelica, poste je Sieno kaj Romo sub la protektado de sia samurbano Modestino Cassini, persona kuracisto de papo Pio la 5-a. Post studofino li kuracistis en Serra San Quirico antaŭ ol reveni Romon en 1552 laŭ rekomendo de kardinalo Ascanio Colonna.

En 1558 Bacci publikigis sian unuan verkon Sul Tevere kaj en 1571 vere furoris lia laboraĵo De Thermis. Ĉi-lastan bonvenigis entuziasme la scienculoj papaj konsiderante ĝin la plej inteligenta traktado de la historio kaj la ŝancoj de terapioj per akvo. En la 1567-a jaro Bacci iĝis katedrestro pri boaniko ĉe Universitato 'Sapienza' de Romo kaj iĝis en 1586 persona ĉefkuracisto de la ĉefpontifiko.

Jam honorite li daŭrigis la verkadon ekz. de: Delle acque albule di Tivoli, Delle acque acetose presso Roma e delle acque d'Anticoli; Delle acque della terra bergamasca, Tabula semplicim medicamentorum, De venenis et antidotis; Della gran bestia detta alce e delle sue proprietà e virtù; Delle dodici pietre preziose della loro forza ed uso; L'Alicorno.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ordo universi et humanarum scientiarum prima monumenta kun desegnaĵoj de Bacci mem, presite en Antverpeno
  • Del Tevere, della natura e bontà dell’acque, e dell’inondazioni, lib. 2, Romo, 1558, in-8° ; le même ouvrage, en 3 livres, Venecio, Alde, 1570, in-4° ; Romo, 1599, in-4°.
  • Discorso dell’acque Albule, Bagni di Cesare Augusto a Tivoli, etc., Romo, 1564, in-4° ; ibid., 1567, in-4°.
  • Discorso dell’Alicorno, della natura dell’Alicorno e delle sue eccellentissime virtù ; ce discours, dont un seconde édition parut avec d’autres opuscules, Romo, 1587; traduko latina Venecio, 1566 et 1586, in-4°, et qu’il y en eut deux éditions en italien, Florenco, 1573, in-4°, et 1582, in-8°.
  • De Thermis lib. 7, Venecio, 1571, in-fol. : multaj represoj, la sepan libron verkis Johann Georg Graevius, ene de la serio Thesaurus Antiquit. roman.
  • Tabula simplicium medicamentorum, Romo, 1577, in-4°.
  • Tabula in qua ordo universi et humanarum scientiarum prima monumenta continentur, Romo, 1581.
  • Delle 12 Pietre preziose che risplendevano nella veste sacra del sommo sacerdote, Romo, 1581, in-4°.
  • De naturali vinorum Historia, de Vinis Italiae, et de Conviviis antiquorum, lib. 7 ; accessit de factitiis ac cerevisiis, deque Rheni, Galliae, Hispaniae et de totius Europae vinis, etc., Romo, 1590, in-fol
  • Della Gran Bestia detta dagli antichi Alce e delle sue proprietà, Romo, 1587, in-4°
  • Trattato delle gemme e pietre preziose, nella sacra Scrittura riferite : tradukis latinen Wolfgang Gabelkover kun preso en Frankfurto 1603, in-8° ; samloke, 1643.
  • De venenis et antidotis Prolegomena, Romo, 1590, in-4°.
  • L’Origine dell’antica città Cluana, che oggi è la nobil terra di Sant’Elpidio. Preso post la morto de la verkisto Macerata, 1692 kaj 1716, in-4°. Represo kun korektitaj eraroj sub la titolo Notizie dell’antica Cluana, etc., 1710  in-4°.

De naturali vinorum historia[redakti | redakti fonton]

Presite en 1595 ĝi estis lia verko plej grava. En sep libroj pri: la konservo de vino / konsumado / karakteroj de vinoj / uzado en la Antikva epoko / laŭregionaj variecoj / importado Romon / eksterlandaj vinoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]