Andrea Bodó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Bodó
Andrea Bodó
Andrea Bodó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1934 (1934-08-04)
en Budapeŝto
Morto 21-an de septembro 2022 (2022-09-21) (88-jaraĝa)
en Novato
Lingvoj hungaraangla
Loĝloko Novato
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • gimnastiktrejnisto • competition judge
vdr

Andrea Bodó, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bodó Andrea estis hungara-usona gimnastikisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, altlerneja instruisto. Ŝiaj tri geedziĝaj nomoj estis (la unua laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Molnár Miklósné, respektive Andrea Schmid, fine Andrea Shapiro.

Andrea Bodó[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1934 en Budapeŝto, ŝi mortis la 21-an de septembro 2022 en Novato (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Bodó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo kaj ekde 1952 ŝi studis en Teknikuniversitato en Budapeŝto. Depost la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis kaj vivis plu en Usono. Li akiris du diplomojn en Universitato de Kalifornio en Berkelio, eĉ fine ŝi doktoriĝis en 1968. Post la diplomoj ŝi estis trejnisto kaj sportpsikologo, baldaŭ arbitraciisto, en la 1960-aj jaroj ŝi instruis en universitato. Baldaŭ ŝi kelkfoje revizitis sian naskiĝlandon. Ŝi edziĝis trifoje, ŝi naskis filinon. Ŝi ricevis hungarajn premiojn inter 1954-2011.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Andrea Bodó inter 1950-1956 estis gimnastikisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono dufoje unuoble, respektive teame en 1955 kaj 1956. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo teame kune kun Ágnes Keleti, Alíz Kertész, Margit Korondi, Erzsébet Köteles kaj Olga Tass. En la 1980-aj jaroj ŝi havis postenojn en la internacia gimnastika vivo kaj inspektis en olimpikoj.

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Introduction to Women's Gymnastics (kunaŭtoro, 1973)
  • Modern rhythmic gymnastics (1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]