Andreas Pannonius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Pannonius
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ inter 1420-1430
en Hungara reĝlando (supozeble)
Morto en 1471
en Bolonjo (Sankta Romia Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ordenfrato • soldatoverkisto
vdr

Andreas Pannonius, laŭ hungarlingve kutima nomordo estus Pannonius András estis hungara-itala kartuziana monaĥo.

Andreas Pannonius[1] naskiĝis ĉirkaŭ inter 1420-1430 supozeble en Hungara reĝlando, li mortis en 1471 en Bolonjo (Sankta Romia Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andreas Pannonius estis nobelo, en sia junaĝo li estis soldato en la armeo de János Hunyadi dum 5 jaroj. En 1445 li aliĝis al la kartuzianoj en Venecio, kie li restis longe. En 1459 li estis sendita al monaĥejo de Bolonjo, post kelkaj jaroj al Ferrara. Post jardeko li estis elektita prioro, sed pro nabulaj konfliktoj li ne plenumis la taskon. En 1471 li estis sendita al monaĥejo en Pavio. Kiel monaĥo, li verkis manuskriptojn gravajn por la hungara literaturo.

Elektitaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • Expositio super Cantica canticorum Salomonis (1460)
  • Libellus de virtutibus Matthiae Corvino dedicatus (1467)
  • Libellus super discursu Domini Borsii ducis (1473)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]