Andrew Parrott
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 23 Okt. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Andrew Parrott (* 10-an de marto 1947 en Walsall) estas angla ĥordirektisto kaj muziksciencisto.
Parrott studis ĉe la universitato de Oksfordo, kie li ĉefe okupiĝis pri la historiema koncertado de muziko el la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Li estas konata kiel direktisto de la ensemblo Taverner Choir, Consort and Players. Lia publikaĵo Bachs Chor: zum neuen Verständnis trafis en la fakularo eksterordinaran resonancon. En ĉi tiu traktaĵo li defendas la tezon starigitan far Joshua Rifkin, ke Bach prezentis sian koncertan eklezimuzikon nur per kantvoĉa kvarto aŭ kvinteto.
Traktaĵoj[redakti]
- Bachs Chor: zum neuen Verständnis (Metzler - Bärenreiter)
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Literaturo de kaj pri Andrew Parrott en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko

