Andrij Ŝevĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andrij Ŝevĉenko

Ŝevĉenko, Andrij ukraine Андрій Шевченко (naskiĝis 29-an de septembro 1976) estas ukraina futbalisto, moknomo - Ŝeva. Li naskiĝis en la Kieva provinco, sed baldaŭ kun familio translokiĝis al Kijivo. Dum la 9-a vivojaro li komencis ludi futbalon. Dum la jaro 1993 li debutis en la teamo "Dinamo-2", post kelkaj monatoj ekludis en la unua teamo de la futbala klubo "Dinamo" Kijivo. Ekde 1999 li estis futbalisto ĉe la klubo "A.C. Milan" (en Milano, Italio) kaj ekde 2006 ĉe la klubo "FC Chelsea" (en Londono, Anglio).

Dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2006 en Germanio (2006) li estis kapitano de la ukraina nacia teamo de futbalo.

Dum 2003 li rivecis la titolon "Merita Majstro de sporto de Ukrainio", kaj ekde 2004 estas posedanto de la titolo "La Ora Pilko", kiu estas aljuĝata al la plej bona piedpilkisto de Eŭropo. Krome li estas nomumita "Heroo de Ukrainio".