Angelo Badalamenti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Angelo BADALAMENTI (naskiĝis la 22-an de marto 1937 (nun 1937-03-22) (77-jara) en Nov-Jorko, Usono) estas Komponisto kaj muzika aranĝisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jam delonge, Angelo Badalamenti kunlaboras kun David Lynch en kies filmoj li kelkfoje ludas roletojn (li estas Luigi Castigliane en Mulholland Drive kaj pianisto en Blue Velvet). Pli poste li ankaŭ kunlaboras kun Jean-Pierre Jeunet (La Cité des enfants perdus, Un long dimanche de fiançailles).

Li kelkfoje subskribis siajn unuajn partoprenojn en kino per pseŭdonomo Andy Badale.

Li ankaŭ produktas kanzonojn por kantistoj kiel Liza Minnelli (albumo Results, 1989). Tamen lia plej granda referenco en tiu medio sendube restas lia kunlaboro kun David Lynch, rezulte de la telenovelo Twin Peaks kaj samnoma filmo, por la produkto de du albumoj de Julee Cruise, Floating Into The Night (1989) kaj The Voice Of Love (1993). Li ankaŭ komponis la tutan muzikon de A Secret Life, unu el la plej sorĉaj albumoj de Marianne Faithfull, Sinjorino kun raŭka voĉo (1995). Li ankaŭ komponis la originalan muzikon de videoludo "Fahrenheit" de Atari.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo