Anglosaksaj ĉartoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉarto de reĝo Aetelbaldo de Mercia el la jaro 736

Anglosaksaj ĉartoj estas dokumentoj el la frua mezepoka periodo en Britujo, kiuj ĉefe atestas donacon de bieno au privilegio. Ili estas kutime skribitaj sur pergameno en la latina, sed ofte entenas partojn en loka lingvo, priskibante la limojn de bienoj, kiuj ofte kongruis al la nuntempaj paroĥaj limoj. La plej fruaj konservitaj ĉartoj estis verkitaj en la 670-aj jaroj kaj transdonis bienojn al la romkatolika eklezio. Ekde la 8-a jarcento ĉartoj uziĝis pli kaj pli ofte por donaci bienojn al laikuloj.

La termino ĉarto kovras tutan aron da skribitaj leĝaj dokumentoj inkluzive de diplomoj, skribaĵoj kaj testamentoj.[1] Diplomo (angle: diploma) estas reĝa ĉarto, tio estas donaco de rajtoj super bieno aŭ privilegioj fare de la reĝo. Kontraŭe skribaĵo (angle: writ) estas ordono aŭ malpermeso de la reĝo, kiu povas enteni evidenton pri rajtoj aŭ privilegioj. Tia skribaĵo estis identigita pere de sigelo kaj iom post iom anstataŭis la diplomon kiel pruvo de grundoposedaĵo en la malfrua anglosaksa kaj frua normana periodoj. Grundo aŭ lando akirita per ĉarto estis konata kiel bookland, tio estas librolando.

Ĉartoj estas fundamenta baza materialo por kompreni anglosaksan Anglujon kaj kompletigas la anglosaksan kronikon kaj aliajn bibliografiajn fontojn. Ili estas katalogitaj en la verko de Peter Sawyer kaj oni kutime uzas la numeron en tiu katalogo por identigi ilin, ekzemple S407.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Manuskripto Stowe, kiu entenas serion de anglosaksaj ĉartoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. P.H. Sawyer, Anglo-Saxon Charters: an Annotated List and Bibliography, (London, 1968)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]