Anhalter Bahnhof (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anhalter Bahnhof kun Askanischem Platz, proksimume 1910
Fragmento des enirejo en la jaro 2005

Anhalter Bahnhof estas la nomo de eksa stacidomo por interurba kaj regiona trafiko en Berlino. Ĝi troviĝas apud Askanischer Platz, ĉe Stresemannstraße en Berlin-Kreuzberg proksime al Potsdamer Platz. Ĝi estis konstruita kiel kapstacio antaŭ la prodoj de la jama urba muro (Berliner Zollmauer).

Hodaŭ postrestis nur ruinigita resto kaj la subtera metrostacio kun ĉi tiu nomo. La nomo rilatas al la regiono Anhalt (Anhaltio, kiu nun estas parto de la federacia lando Sachsen-Anhalt.

En la Esperanto vivo

Pri aliaj Esperantaj lokoj en Berlino

Kiel akvo de'l rivero

En la romano de Raymond Schwartz troviĝas situacio en la stacidomo, kiu rilatas al la apero antau la unua mondmilito.

Alveno de Zamenhof 1908

Post la Universala kongreso en Dresden L. L. Zamenhof vizitis Berlinon, kie li prelegis en la urbodomo. Li alvenis trajne.

Fried kaj Suttner

Alfred Hermann Fried bonvenigis Bertha von Suttner en la jaro 1902, kiu venis el Wien por prelegi en Berlin kaj priparoli la fondon de Deutsche Friedensgesellschaft, en kies sino ekestis 1903 la unua Esperanto-organizo de Berlino (nuna Esperanto-Ligo Berlin)