Anjo Amika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anjo AMIKA)
Anjo Amika
Persona informo
Aliaj nomoj Anjo Amika
Naskiĝo 19-an de junio 1955 (1955-06-19) (68-jaraĝa)
en Kaposvár
Lingvoj hungaraEsperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantistoesperantisto
vdr

Anjo Amika estas la artistnomo de Anna Bartek, kantistino el Hungario. Ŝia repertuaro ampleksas modernajn, klasikajn kaj ekleziajn kantojn. Ŝiaj diskoj estas eldonitaj de Kooperativo de Literatura Foiro, el Svislando.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis la 19-an de junio 1955 kaj esperantiĝis en 1971. Post la muziklernejo de la Infankoruso de Hungara Radio kaj Televido, unu jaron ŝi studis en la Gimnazio Vasvári Pál, en la muzikfaka klaso. En la sama jaro 1970, ŝi estis selektita al la Konservatorio Béla Bartók kie ŝi estis en la fako: klasika kanto. Post la abiturientiĝo, ŝi vizitis dum jaroj paralele du studiojn: la centran leĝermuzikan kaj la t.n. Pop metiejon de la Hungara Radio. En 1971 unue ŝi eklernis Esperanton en la vilaĝo Agárd, poste ŝi daŭrigis la lernadon de la lingvo en Budapeŝto ĉe s-ino Pechan. En 1985 ŝi partoprenis kvintagan superintensivan Esperanto-kurson, gviditan de Péter András Rados. Li tradukis la plej multajn el ŝiaj kantoj en Esperanton. En 1986, li donis la artistan nomon Anjo Amika al ŝi. Pliaj trejnadoj, formadoj sekvis ekde 1995 en Kultura Centro Esperantista, kun partoprenado de Plurnivelaj Internaciaj Kursaroj, en 1996 en du partoj ŝi partoprenis Projekton Kleran, gviditan de Katalin Smidéliusz nun Katalin Kováts. Poste en Kultura Centro Esperantista, en La Chaŭ-de-Fonds, pli kaj pli maturiĝis en ŝi, ke ŝi volas helpi al novlernantoj de Esperanto. Al tio, ŝi ricevis ĉiun bezonatan helpon kaj en KCE, en Budapeŝto, kie en 2004 ŝi komencis instrui la lingvon por komencantoj, foje laŭ tradicia metodo, uzante lernolibron, ĉefe tiun de Oszkar Princz, aŭ iom post iom per rekta metodo. Gvidis ankaŭ intensivan kurson de 40 horoj dum unu semajno. Ŝi ekhavis multe da spertoj dum tiuj lingvokursoj kaj la sento post sukcesaj lingvoekzamenoj de ŝiaj gelernantoj pli inspiris ŝin okupiĝi pri ĉi tiu por ŝi tre grava afero. Transdoni lingvokonon al aliaj, kiuj volas ne nur lerni Esperanton, sed ankaŭ aktivi en Esperanto-organizoj, estas la celo allogi ilin por realigi tiun celon. Por pli altigi ŝian lingvoinstruan nivelon, partoprenis - kvankam nur unu semestron – la Instruistan Trejnadon en la Universitato Adam Miczkiewicz, kie de Katalin ili havis informojn pri la projekto „Ekparolu!”, kiu tuj ekplaĉis al ŝi. Post hejmeniro pasis eble du semajnoj kaj ŝi aliĝis al la projekto, kiu jam laŭ ŝi estas programo de la 12a de decembro 2016, kiam estis preta la definitiva paĝaro por unue en la agendo indiki la horaron, laŭ kiu eblas akcepti mendojn de parolsesioj. Nur la unua parolsesio estis iomete malfacila, sed ju pli da parolsesioj estis realigitaj de ŝi des pli da spertoj ŝi ekhavis ankaŭ dum tiuj parolsesioj. Inspiris ŝin la helpemo al la genevoj por plibonigi iliajn parolkapablojn. Por ŝi ĉiam estas tre grave, ke la parolsesioj disvolviĝu en bona, amika etoso, ke la genevoj povu sen timo ekparoli jam ĉe la unua fojo. Ŝi konscias, ke por gvidi bonan parolsesion estas bezonata multe da antaŭa laboro, preparo de modelfrazoj por utiligi en kazo de gramatikaj demandoj. Havi ĉemane afiŝojn por montri al la nevo/nevino. Alia grava afero estas la reala informo pri la lingvo mem, kaj pri ties historio, kiam la lernanto atingas tiun nivelon, ke komencas interesiĝi ankaŭ pri tio. Se konsili legotajn librojn, spektindajn filmojn en Esperanto, ŝi ofte mencias la katalogon, la filmejon, proponante aŭskulti esperantlingvajn kantojn, la ekzercaron de Edukado.net. Jes ja foj-foje estas malkovrita ŝia artisteco, kiel kantistino, ĉu de la nevo/nevino mem, kiu jam aŭdis unu kanton de ŝi, ĉu de ŝi. Gravas emfazi, ke Esperanto havas literaturan, muzikan, teatran kaj filman kulturojn, aldone ankaŭ la sciencan. Plej ofte la interesiĝo estas pli literaturo, sed ne mankas informadika, scienca scivolemo de la genevoj. Estas inde doni informojn pri Esperanto-kluboj en la proksimecoj de la genevoj, kie ankaŭ eblas praktiki la paroladon de la lingvo. Ŝi havas kelkajn eksajn nevojn, kun kiuj pere de skajpo ankoraŭ foje korespondante, foje parolante ili traktas tiklajn gramatikajn demandojn. Konklude, ŝi ne nur ekŝatis helpi al genevoj ene de Ekparolu, sed ekamis. Kiam ŝi legas informon, ke iu eksa nevo/nevino akceptis esti onklo/onklino por ŝi estas plej kortuŝa, bona novaĵo. Ankaŭ ĉi tio estas la celo, ke el inter genevoj, ili havu novajn geonklojn.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Bela Revo[redakti | redakti fonton]

Eldonita en 2002:

  1. Bela revo
  2. Nasku min, Panjo
  3. Ino de l' am
  4. Amaras vundo de dolor'
  5. Falas flaviĝinta frond'
  6. La Sunfilino
  7. Restu kun mi
  8. Ave Maria Péter Wolf/Kámlán Fülöp/Perlo Miela
  9. Trovis mi patrujon
  10. Por vid' via
  11. Se mi estus rozo
  12. Ŝipo de l' pac' *
  13. Por vidi la mondon
  14. Jen mia preĝo
  15. Ave Maria Bach/Gounod
  16. Ho bebo, ekdormu jam
  17. Napolo tute alias
  18. Napolo, koro de la mondo
  19. Rumor' de nenio

Dimanĉa koncerto[redakti | redakti fonton]

1994/2002 reeldono Kooperativo de Literatura Foiro
  1. Ho venu vi, Immanuel
  2. Psalmo Hungara
  3. Venkos ni en gloro
  4. Jen mia preĝo
  5. Ho manojn miajn
  6. Ĥoralo de Bach
  7. Ave Maria
  8. Te Deum laudamus
  9. Psalmo centa
  10. Kiam vekas nin aŭroro
  11. Venu kredantoj
  12. Restu kun ni, subiras jam la sun'
  13. Ĥoralo de Bach
  14. Ho bebo ekdormu jam

Kasedo[redakti | redakti fonton]

Ho bebo ekdormu jam - La 1a kasedo: Por vidi la mondon - proprakoste eldonita en 1992.

Notoj/referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]