Ann Mounsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ann Mounsey
Persona informo
Naskonomo Ann Mounsey
Naskiĝo 17-an de aprilo 1811 (1811-04-17)
en Soho
Morto 24-an de junio 1891 (1891-06-24) (80-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Frat(in)o Elizabeth Mounsey
Edz(in)o William Bartholomew
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • orgenisto
vdr

Ann MOUNSEY (la 17-an de aprilo 1811 - la 24-an de junio 1891) estis angla direktisto, orgenisto, komponistino, koncertorganizanto, kaj muzikinstruisto. Ŝi ludis aktivan rolon en la londona muzika scenejo dum preskaŭ 60 jaroj.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam ekde la aĝo de ses jaroj Ann Mounsey ricevis pianolecionojn kaj muzikteorion en la fama piana akademio de Johann Bernhard Logier. La komponisto Louis Spohr, kiu vizitis la instituton en 1820, jam rimarkis la talenton de Ann Mounsey por komponado. En siaj memoraĵoj Spohr komentis: "Estas tre rimarkinda la instrua metodo de Herr Logier, ke de la plej unua leciono li instruas al siaj lernantoj harmonion kune kun ludado de la piano”.

Krom en la akademio, Ann Mounsey prenis privatajn lecionojn pri orgeno ĉe la direktisto kaj solisto Samuel Wesley, kaj ĉe Thomas Attwood, orgenisto ĉe la Katedralo de Sankta Paŭlo en Londono. Je sia 17-a jaro ŝi ricevis sian unuan taskon kiel orgenisto en Londona preĝejo kaj ŝi daŭrigis kiel preĝeja muzikisto dum preskaŭ 50 jaroj ĝis sia emeritiĝo en 1883. Dum la sama tempo, ŝi instruis muzikon en privataj lecionoj pri orgeno, piano, kaj muzikteorio. Ŝi estis konata kiel escepta instruistino.

Dum multaj jaroj, ŝi direktoris Sanktajn Koncertojn en la Crosby Hall, kiu rapide iĝis unu el la plej popularaj koncertejoj  en Londono. Tie ŝi prezentis novigan serion de ses koncertoj en sezono. Ĝia starigo estis laŭdinda, ĉar ĝi estis dediĉita al la prezentado de verkoj malofte prezentitaj publike. Tiamaniere, ankaŭ ŝi povis certigi la prezentadon de multaj elstaraj solistoj, komponistoj kaj de si mem kiel solluda orgenisto, komponistino kaj,  plej verŝajne, korusdirektisto. Tiuj ĉi koncertoj estis tre bone akceptitaj de la socio kaj de la kritikistoj.

En decembro 1846, The Times skribis: “Fraŭlino Mounsey komencis sian ĉiujaran serion de ses sanktaj koncertoj. . . Ĉi tiuj estas inter la plej bona muzika distro en la urbo. Miss Mounsey, talenta komponisto kaj orgenisto, disponigas senpagan asistadon kaj kontrolas la preparadon de la koncertoj. La unua de ĉi tiu sezono havis grandan ĉeeston kaj la programo estis tre interesa.

La verkado de Ann Mounsey estis ampleksa kaj riĉa. Ĝi inkludas oratoriajn kantatojn kaj odojn, kantverkojn, pli ol 120 kantojn por solvoĉo kaj piano kaj multajn kolektojn de ŝia liturgia laboro.  La plejmulto el la publikaĵoj, verkoj kaj kolektoj, estis presitaj fare de famaj londonaj eldonistoj. Ŝi publikigis multajn komponaĵojn por piano kaj diversaj solinstrumentoj, kiel kvadrilojn, polkojn, mazurkojn, kaj tarantelojn, same kiel variaciojn pri konataj temoj kaj melodioj.

Ŝi estis frue rekonita kaj publike honorita kiel elstara muzikisto: ŝi estis elektita en la Londona Filharmonia Societo (London Philharmonic Society) en 1834; kvin jarojn poste ŝi iĝis membro de la Reĝa Societo de Muzikistoj, kaj en la posta jaro ŝi aperis kiel fondinta membro de la Societo de Virinaj Muzikistoj.

De la malfruaj 1830-aj jaroj Ann Mounsey produktis plurajn voĉajn verkojn en kunlaboro kun sia (pli posta) edzo William Bartholomew (1793-1867), kiu mem skribis tekstojn por ŝi por adapti germanajn verkojn.

Kiam Ann Mounsey Bartholomew jam estis konata kiel komponistino kaj muzikisto, la gazetaro okupiĝis per regulaj recenzoj de ŝia laboro. Ne nur la muzika kvalito konvinkis la kritikistojn, sed ili ofte komentis la strukturon kaj la teknikon de la verko. En la recenzo de la kanto "Yesterday and Tomorrow", verkita por la poemo de Charles Swain, The Musical Times skribis en januaro 1873: "La pensema poezio de Charles Swain ricevis la plej simpatian kadron de s-ino Mounsey Bartholomew, kies nomo estas garantio de muzika elstareco. Se la komponisto ne estus tiel perfekta mastro de la teorio, la melodio estus troŝarĝita per la pezo de la akompano, …  sed la akordoj tiel glate moviĝas kun la voĉparto ke ili riĉigas, sen ĝeni la fluon de la muziko”...

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 146 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bartholomew [née Mounsey], Ann Shepherd (1811-1891), komponisto, pianisto, kaj orgenisto poeto kaj tekstaŭtoro" . Oksforda Vortaro de Nacia Biografio (reta versio). Oxford University Press. 2004. doi : 10.1093/ref:odnb/59342. Prenite la 24-an de aŭgusto 2020. (Abono aŭ membreco de brita publika biblioteko necesas)
  2. 'Ann Mounsey Bartholomew' (2013) by Silke Wenzel, in Musik und Gender im Internet, online resource from Hamburg University of Music and Theatre, accessed 21 February 2022.
  3. Exordia ad missam' : my lockdown recordings 2020-22 Arkivigite je 2022-05-25 per la retarkivo Wayback Machine. Online resource, accessed 26 February 2022.