Ann Radcliffe

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ann Radcliffe.jpg

Ann RADCLIFFE, fraŭline Ann WARD (naskiĝis la 9-an de julio, 1764 en Londono, mortis tie la 7-an de februaro, 1823) estis angla verkistino. Ŝi estas grava reprezentantino de anglalingva horora literaturo, de t. n. gotika romano.

Ŝi naskiĝis en londona kvartalo Holborn. Ŝia edzo estis juristo William Radcliffe, eldonisto de Angla kroniko (1788). Ĉar ŝi ne partoprenis la societan vivon, ŝi komencis amuzi sin mem per verkado de pseŭdohistoriaj romanoj pri junaj virinoj, kiuj devas fronti krimajn intencojn de potencaj parencoj. Kutime la agado okazas en antikvaj kasteloj, plenaj de hororaj misteroj, ŝajne supernaturaj, kiuj fine trovas naturan klarigon. Ŝia verkaro influis evoluon de historia romano (Walter Scott).

[redakti] Listo de verkoj

  • The Castles of Athlin and Dunbayne (Kastelo de Athilin kaj Dunbayne, 1789)
  • A Sicilian Romance (Sicilia romano, 1790)
  • Tho Romance of the Forrest (Romano de Forsto, 1791)
  • The Mysteries of Udolpho (Misteroj de Udolfo, 1794)
  • The Italian, or The confessional of the Black Penitents (Italo aŭ konfeso de Nigraj Pentantoj, 1797)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://encyclopedia.jrank.org/PYR_RAY/RADCLIFFE_ANN_1764_1823_.html
Ekstera ligilo  http://www.gutenberg.org/etext/7371
Ekstera ligilo  http://digital.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=3268
Ekstera ligilo  http://academic.brooklyn.cuny.edu/english/melani/novel_18c/radcliffe
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj