Antônio Martins Filho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antônio Martins Filho
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1904 (1904-12-22)
en Crato
Morto 20-an de decembro 2002 (2002-12-20) (97-jaraĝa)
en Fortalezo
Mortokialo sindromo de plurorgana misfunkcio
Tombo Cemitério São João Batista
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Q10279425
Familio
Frat(in)oj Fran Martins • Cláudio Martins
Infano José Murilo Martins
Okupo
Okupo advokatoverkistoinstruisto
vdr

Antônio Martins Filho (n. la 22-an de decembro 1904 en Crato, m. la 20-an de decembro 2002 en Fortalezo) estis brazila advokato. Unu el la plej eminentaj subtenantoj de la fondo de la unua universitato en Cearao (Ceará), li fariĝis rektoro de tiu institucio, la nuna Federacia Universitato de Cearao, kiam ĝi estis fondita en 1954.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li havis la helpon de sia avino por eniri la mondon de literaturo per la legado de la sagao de Carlos Magno kaj poste daŭrigis per la legado de Alexandre Herculano, José de Alencar, Guerra Junqueira kaj [Augusto dos Anjos. En la aĝo de dek unu li ricevis sian unuan laboron. Li laboris ĉe Gazeta Cariry, en Crato, de liverado de gazetoj al abonantoj ĝis teknika laboro sur la presanta flanko. Dek jarojn post tio li estis en Maranhão (Maranjo) laboranta kiel komercisto.

En 1929, ankoraŭ en Maranjo, en Caxias, li malfermis sian propran firmaon, A Cearense. En Teresina li posedis la kinejon Cine-Rex kaj la gazeton Voz do Povo, kreis la Ginásio Caxiense kaj studis ĉe la fakultato de Juro de la Ŝtata Universitato de Piaŭio semajnfine ricevinte bakalaŭron en 1935. La malkresko en komerco en Maranhão kaj la konstantaj sanproblemoj de li kaj kelkaj el liaj infanoj devigis lin moviĝi al Fortalezo.

Jam en 1937, direktante Editora Fortaleza, li komencis eldoni la semajnan revuon O Valor kiu havis eldonadon dum pli ol naŭ jaroj. Kunlabore kun Raimundo Girão lanĉis la libron O Ceará. Li estis iama direktoro kaj posedanto de la Academia de Comercio Padre Champagnat en Fortalezo de 1939 ĝis 1943, la jaro kiam li eniris la Instituton de Ceareo kaj ankaŭ la Akademion Cearean de Literaturo (Academia Cearense de Letras). Li estis prezidanto de la Rotaria klubo de Fortalezo.

La Federacia Universitato de Cearao[redakti | redakti fonton]

Li estis profesoro ĉe la Liceo kaj aliaj edukaj institucioj en Fortalezo kaj en 1945 iĝis plena profesoro per konkurso kaj doktoro pri juro de la Cearaa Jura Altlernejo. En 1948 li gvidas en la procezo de kreado de la iama Universitato de Cearao, la nuna UFC, kiu fariĝas "politika kampanjo" ekde post tiu ĉi klopodo por starigi bazojn por projekto de universitato.

La universitato estis finfine kreita en 1954 kaj instalita en 1955. Ĝis 1967 ĝi havis Martins Filho kiel rektoron kiu daŭrigis la kreadon de infrastrukturo por la universitato kreante la universitatan gazetaron, akirante la nunan konstruaĵon de la pastrejo kaj la domon de José de Alencar kaj kreado de kondiĉoj por ke la universitato daŭre kresku. En 1965 li invitis Paulo Amorim Cardoso por instali oficialan Esperanto-kursaron en la universitato kiu funkcios dum iom pli ol 20 jaroj.