Antal Albely
Antal Albely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1794 en Varasd (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio) |
Morto | 1-an de februaro 1875 (81-jaraĝa) en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | latina • hungara • antikva greka • kroata |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo • universitata instruisto |
Antal Albely [albeli], kroate Antun Ferdinand Albely, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Albely Antal Ferdinánd estis hungaria aŭ hungara-kroata altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Albélij, Albelly.
Antal Albely[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1794 (laŭ aliaj fontoj la 22-an de januaro 1794) en Varasd (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio, nuntempa Varaždin en Kroatio), li mortis la 1-an de februaro 1875 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Antal Albely lernis en sia naskiĝurbo kaj Zagrebo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1823. Samtempe li instruis la grekan lingvon (1819-1825) en la Reĝa Akademio en Zagrebo kaj estis anstataŭanta instruisto pri juro (1826–1827). Li instruis inter 1829–1834 en jura akademio de Győr, inter 1835-1847 en simila akademio en Pozsony, poste li pensiuliĝis.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Encyclopaedia in juridico-politicum studium introductio quam Jaurini 1829. cum praelectionum suarum exordio servavit. (latine, 1830)
- Philosophiae juris praecognita (latine, 1831)
- A lélek halhatatlanságáról (hungare, 1836)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- kroatlingva biografio
- kroatlingva biografio Arkivigite je 2020-07-14 per la retarkivo Wayback Machine