Antal Genersich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal Genersich [generziĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Genersich Antal estis hungara kuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1892).

Antal Genersich [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1842 en Hungara reĝlando, en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 4-an de junio 1918 en Budapeŝto.

Biografio

Antal Genersich frekventis universitaton en Pest (urbo) por esti kirurgo, okulkuracisto kaj akuŝisto (en 1866). Li komencis sian karieron samloke en la universitato. En 1868 li studvojaĝis al Würzburg, Vieno, Berlino kaj Lejpcigo. Hejmenveninta li ekinstruis en Universitato Kolozsvár, kie li atingis la rangon rektoro en 1877. En 1891 li iĝis nobelo.

Verkaro (elekto)

  • A kolozsvári m. kir. tud. egyetem működéséről (pri funkciado de Universitato Kolozsvár) (1878)
  • A fejcsonkos torz (1880)
  • A törvényszéki orvost érdeklő törvények és rendeletek (1894)

Memorigiloj

Fontoj