Antioch (Kalifornio)
Antioch | |
urbo | |
Ŝtato | Usono |
---|---|
Federacia ŝtato | Kalifornio |
Koordinatoj | 38° 0′ 18″ N 121° 48′ 21″ U / 38.00500 °N, 121.80583 °U (mapo) |
Horzono | UTC-08:00 |
- somera tempo | UTC-07:00 |
Poŝtkodo | 94509, 94531 |
Situo de urbo en Usono
| |
Situo kadre de Okcidenta Usono
| |
Antioch kadre de la kantono kaj de Kalifornio
| |
Vikimedia Komunejo: Antioch, California | |
Retpaĝo: www | |
Antioch (antaŭe Orienta Antioch, Smith's Landing kaj Marshs Landing) estas urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Contra Costa.
Bazaj informoj
- Areo: 75 km²
- Loĝantaro: 102.372 (en 2012)
- Supermara alteco: 43 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 94509, 94531
- Telefonkodo: 925
Geografio
Antioch situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato, en la golfa regiono de San-Francisko.
Historio
Fondintoj de Antioch estis gefratoj Smith en 1850, tiam en Kalifornio okazis la orofebro. La homoj alvenintaj el ĉiuj direktoj kunportis ankaŭ peston. Pro la epidemio la urbeto preskaŭ senhomiĝis. En la sekva jaro la urbeto prenis la loknomon pri biblia urbo en la nuntempa Turkio: Antioĥio. En 1859 oni trovis karbojn en la proksimeco, la minado iĝis grava krom la terkultivado. En 1872 Antioch oficiale urbiĝis. En 1876 fervojo konstruiĝis al la minejoj. En 1863 oni trovis en la proksimeco ankaŭ kuprojn, post 2 jaroj ankaŭ naftojn, sed tiu ne estis en sufiĉa kvanto. Hodiaŭ Antioch estas plejparte "dormoĉambro" de Oakland kaj San Francisco.
Klimato
Antioch situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 8-23 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en decembro kun rekordo -8 °C. Jare pluvas po 336 mm.
Trafiko
Loĝantoj de Antioch uzas proksimajn flughavenojn ekzemple en San-Francisko, Oakland, San Jose, Sacramento, sed ili havas propran stacidomon.
Vidindaĵoj
- teatro Campanil de 1928
- domo pri artoj kaj kulturo
- historia muzeo
- ekspoziciejo Lynn
- planetario
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans el la anglalingva Vikipedio, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj.