Antonino Immè

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonino Immè
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1900 (1900-11-30)
Morto 30-an de novembro 1987 (1987-11-30) (87-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonino IMMÈ (naskiĝinta la 1-an de januaro 1901 en Melilli, mortinta la 25-an de aŭgusto 1988 en Pau) estis itala pedagogo kaj klasika filologo. Li estas nombriĝenda inter la plej gravaj kaj senlacaj praktikantoj de moderna latino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post fino de gimnazio ĉe la Salesianoj en Romo li ekstudis en Katanio. Tiam oni ankoraŭ ĉealtlerneje la tutan tempon parolis latine kun la profesoroj kaj inter la studentaro. Post tio Immè instruis la latinajn lingvon kaj literaturon en gimnazioj en Sirakuzo (Liceo Gargallo) kaj (ekde 1939) en Romo.

En la 1971-a jaro li fondis la periodaĵon "Aventinum" kiu aperis ĝis 1976. Rome li ankaŭ establis rondojn kun viva uzo de la latine petite i.a. de la Dragan-fondaĵo. Tie agadis ankaŭ Francesco Giovanni Barbalace.

En 1978 li nuptis la poetinon Geneviève Métais; ambaŭ vivis en Pau kie ili fondis latinlingvan gazeton kun la titolo "M.A.S." (mallongigo por Memento Audere Semper do Ne ĉesu esti kuraĝema!)

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • La ŝtata franclanda televido ORTF eĉ dediĉis al la paro specialan elsendon en kiu oni vidas la du dum latinlingvaj ĉiutagaj kolokvoj. Tiam la sanstato de Antonino jam estis malbona.
  • En 1988 starigitis en Pau steleo por substreki la internacian komunikadrolon de la latina lingvo; tie legeblas i.a. ankaǔ la nomo de Immè.
  • Ekde 2019 portas lian nomon eta parko en Sirakuzo (zono de Marinaretti).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (kun Geneviève Immè) "Res unius diei". Ĉe: Melissa, 7/1985, p. 4

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Guy Licoppe: "Inter eximios latinitatis vivae fautores: Antoninus Immè". Ĉe: Melissa, 2/1984, pp. 4–5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonino Immè en la germana Vikipedio.