Aplikativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aplikativo (laŭ germana Applikativ [ˈaplikaˌtiːf], de lat. applicātum (alligita)) estas la derivita formo de verbo, kiu kompare al la ne-aplikativa verbo havas plian ne mem agantan partoprenanton de la ago. Se la ne-aplikativa verbo estas jam transitiva, la rekta objekto povas esti anstataŭata de la nova partoprenanto de la ago. La formado de la aplikativo estas kazo de diatezo.

La termino estis jam uzita jene ("verbos applicativos") en la 17-a jarcento fare de misistoj en Centra Ameriko, kiuj esploris la Uto-Aztekajn lingvojn.

Aplikativo en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Multaj lingvoj havas aplikativajn formojn. En kelkaj la sistemo estas multe pli kompleksa ol en la germana. Sekve estas prezentataj kelkaj ekzemploj de lingvoj kun aplikativa morfologio. Pro kialoj de klareco ĉe tio la inter-linia glosigo estas montrata en simpligita maniero.

Ajnua[redakti | redakti fonton]

La izolita lingvo Ajnua (parolata en Japanio) havas aplikativan prefikson, kiu povas enkonduki lokan adverban determinon kiel objekton. Ĉi tiu ekzemplo venas el la laboro de David A. Peterson (2002), vidu literaturon.

poro cise e-horari
granda domo aplikativo-loĝi
"Li priloĝas grandan domon. / Li loĝas en granda domo."

Germana[redakti | redakti fonton]

Aplikativa verbo en la germana estas ekz.: beladen. Jen la du koncernaj ekzemplaj frazoj germane "man lädt etwas auf einen Wagen" (oni ŝarĝas ion sur kamionon) kaj "man belädt einen Wagen mit etwas" (oni ŝarĝas kamionon per io). En ĉi tiu kazo la ne-aplikativa verbo laden (ŝarĝi) estas transitiva, kaj havas rektan objekton. En la kazo de laden (ŝarĝi) ne rekte al la ago partoprenanta Wagen (kamiono), kiu kiel adjekto de la celo staras en la frazo, estas enkondukata per la aplikativa formado kun be- kiel nova rekta objekto. Ĝi forpuŝas la antaŭe ekzistantan objekton, kiu, siavice, fariĝas adjekto.

En la kazo de netransitiva verbo, kiel gehen (iri), aldoniĝas per la aplikativa prefikso be- ankaŭ rekta objekto (tio, sur kio estas irata), sed foriĝas nenio el ĉi tiu pozicio.

Jagua[redakti | redakti fonton]

Jagua estas lingvo, kiu havas dediĉitan morfologion por aplikativaj uzoj. Ĉikaze la aplikativa sufikso -ta montras, ke la lokativa aŭ instrumentala oblikvo nun estas rekta objekto:[1]:187

sa-duu rá-viimú
3SG-blovas  INAN-en+-n
"Li blovas en ĝin." (valento = 1)
sa-duu--ra
3SG-blovas-APPL-INAN:OBJ
"Li blovas ĝin." (valento = 2)

Tiu sama -ta sufikso povas esti uzata kun transitivaj verboj por krei duoblajn transitivojn:

sį-įchití-rya javanu quiichi-tya
3SG-puŝas-INAN:OBJ viando tranĉilo-INSTR
"Li puŝis la viandon per la tranĉilo." (valento = 2)
sį-įchití-tya-ra quiichiy
3SG-puŝis-APPL-INAN:OBJ tranĉilo
"Li puŝis ion per la tranĉilo." (valento = 3)

Tio kondutas idente kiel aliaj leksikaj duoblaj transitivoj, kiel doni kaj sendi en ĉi tiu lingvo.

Juǀ'hoan[redakti | redakti fonton]

La Ju-lingvo Juǀ'hoan (parolata en la sudokcidento de Bocvano) havas sufiĉe simplan sistemon. Ĝi uzas nur la sufikson -a, kiu, simile al la germana be-, povas krei diversajn aplikativojn. Se verbo jam transitiva, la nova objekto, ne kiel en la germana, delokigas la rektan objekton, sed enigas kiel sekundaran objekton en la frazo . Por ĉi tiu studo datumoj estos uzita el la gramatiko de Patrick J. Dickens (2005), vidu literaturon.

Lokativo[redakti | redakti fonton]

En la sekva ekzemplo la loka informo estas enigata kiel objekto.

Aíá nǀóá-á msì tzí
mia patrino kuiri-aplikativo manĝaĵo sekundara objekto malferme
"Mia patrino kuiris la manĝaĵon ekstere (laŭvorte: en la malfermo)."

Instrumentalo[redakti | redakti fonton]

Per la sama sufikso, tamen, povas ankaŭ esti enkondukata la ilo, per kiu la ago estas farata, kiel objekto en la frazo.

ǁohm-a ǃaìhn ǀˀáí
mia Patro faligi-aplikativa arbo sekundara objekto hakilo
"Mia patro faligis la arbon per hakilo."

Hakha Lai[redakti | redakti fonton]

En la ĉinotibeta lingvo Hakha Lai (parolata en la okcidento de Birmo), estas sep malsamaj aplikativaj sufiksoj. Ili diferencigas la tipon de la adverbaĵo, kiu estas enigata kiel nova rekta objekto en la frazon. La datumon por ĉi tiu studo estas prenitaj el la laboro de David A. Peterson (2002), vidu literaturon.

Komitativo[redakti | redakti fonton]

Se ago estas farata kune kun iu, do tiu povas esti menciata per la sufikso -pii kiel rekta objekto.

kalaw ʔan-ka-thloʔ-pii
mia kampo ili-min-hakas-komitativo.apl.
"Ili hakis mia kampon kun mi."

Instrumentalo[redakti | redakti fonton]

La ilo per kiu ago estas efektivigita, povas esti enplektata per la sufikso -naak kiel rekta objekto.

tiilooŋ khaa tivaa kan-Ø-tan-naak
Boato ĉi tiu rivero ni-ĝin-transiras-instrumentalo.apl.
"Per boato ni transiris la riveron."

Alativo/Malefaktivo[redakti | redakti fonton]

Per la sufikso -hnoʔ verboj estas formataj, kiuj enplektas celon aŭ viktimon de ago kiel rektan objekton.

kheeŋ ʔa-ka-hloʔn-hnoʔ
Pladoj ili-min-ĵeti-alativo.apl.
"Ili ĵetis pladojn post mi."

Benefaktivo/Malefaktivo[redakti | redakti fonton]

La sufikso -piak markas verbojn, kiuj akcentas profitanton aŭ viktimon de ago.

maʔ khan vantsuŋmii=niʔ tsun tleempii ʔantiimii tsuu ʔantaat ʔan-Ø-taat-piak=ʔii...
tiam ĉi tio anĝelo=ergativo ĉi tio granda ligna plato kiel ili diras ĉi tio ili ŝlifas ili-lin-ŝlifasbenefaktivo.apl.=kaj
"Tiam la anĝeloj ŝlifis kaj ŝlifis la tiel nomatan grandan lignan platon por li kaj ..."

Aldona benefaktivo[redakti | redakti fonton]

Per la sufikso -tseʔm verboj estas provizataj, se ago okazas por la utilo de la aganto kaj , krome, por la utilo de la akcentota persono. Tia aplikativa konstruo estas, kiel estas konate, unika en la mondo.

thiŋ ʔa-ka-laak-tseʔm
Ligno li-min-portas-aldona.benefaktivo.apl.
"Li portis ankaŭ por mi lignon (ne nur por si mem)."

Prioritivo[redakti | redakti fonton]

Se estu esprimita, ke la agantoj faris la agon en tempo aŭ en spaco antaŭ iu, do la sufikso -kaʔn estas uzata. Kiel la aldona benefaktiva konstruo (vidu supre) ankaŭ la prioritiva konstruo estas trovita nur en Hakha Lai.

booy ʔa-kan-ton-kaʔn
Gvidanto li-nin-renkontas-prioritivo.apl.
"Li renkontis la gvidanton antaŭ ni."

Relinkvitivo[redakti | redakti fonton]

Se la aganto antaŭ aŭ post la ekzekuto de la ago de iu aŭ io postlasas, tio povas esti enplektata kiel rekta objekto en la verbo per la sufikso -taak. La relikvitiva konstruo estas tre malofta, sed povas ankoraŭ esti en iuj aliaj lingvoj.

ʔalaw ʔa-kan-thloʔ-taak
lia kampo li-nin-hakas-relinkvitivo.apl.
"Li forlasis nin , kaj hakis sian kampon."

Klasika naŭatla[redakti | redakti fonton]

Klasika naŭatla havas kelkajn aplikativajn sufiksojn, nome -lia, -ia/-(l)huia.[2]

  • Nicchihuilia cē calli. "Mi konstruas al li domon."
  • Nimitzixquilia tōtoltetl. "Mi fritas al vi ovojn."

Svahila[redakti | redakti fonton]

Svahila havas aplikativan sufikson -i-e, kiu aperas antaŭ la lasta vokalo de verbo. El andika 'skribi', ni ricevas transitivan

  • Aliandika barua 'li skribis leteron' (a-li-andik-a li-is-skribi-IND)

kaj duoble transitivan verbon

  • Aliniandikia barua 'li skribis al mi leteron', aŭ 'li skribis leteron por mi' (a-li-ni-andik-i-a li-is-min-skribi-IND).

Simile, el soma 'legi',

  • Alinisomea barua 'li legis al mi leteron', 'li legis leteron al mi'.

Tio estas kelkfoje nomata 'prepoziciaj' formoj de verbo, ĉar ili estas tradukataj en la anglan uzante prepoziciojn: cry for, pray for, eat with, enjoy (be happy about), arrive at, sing to, sell to, send to, open (the door) for, reckon with, see for (himself), die at. Tamen, tiu nomo estas maltaŭga por Svahila, kiu ne uzas prepoziciojn por tiaj aplikoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Payne, Thomas E. (1997). Describing morphosyntax: A guide for field linguists. Cambridge: Cambridge University Press. p. 186–91.
  2. Vidu en la libro de Launey kaj Mackay, sur paĝoj 203 kaj 204

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Patrick J. Dickens: A Concise Grammar of Juǀˀhoan. (Quellen zur Khoisan-Forschung 17) Köppe-Verlag Köln 2005. ISBN 3-89645-145-6
  • David A. Peterson: Applicatives. Erweiterte Neuauflage der Dissertation, 2002. Noch nicht erschienen
  • Hadumod Bußmann: Lexikon der Sprachwissenschaft. 4. Aufl. Verlag Kröner, Stuttgart 2008, ISBN 3-520-45204-9
  • Michael Launey, Christopher Mackay: An introduction to classical Nahuatl, ISBN 978-0-521-51840-6 (hardback), ISBN 978-0-521-73229-1 (pbk)

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Applikativ en germana  Vikipedio kaj Applicative voice en angla  Vikipedio.