Apolinara troglodito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apolinara troglodito
Apolinara troglodito
Apolinara troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Cistothorus
Specio: C. apolinari
Cistothorus apolinari
(Chapman, 1914)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Apolinara troglodito (Cistothorus apolinari) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemia de la areoj de Andoj de Kolombio tio estas la departementoj de Cundinamarca kaj Royaca. La totala surfaco de la teritorio povus esti zono ĉirkaŭ 225 km longa kaj 200 km larĝa. Eble komuna en la zonoj kie la kondiĉoj taŭgas, sed konsiderata rara ĝenerale kaj de malcerta futuro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj herbejoj de alta altitudo (inter 2500 kaj 4000 m de altitudo), lagoj kaj marĉoj de fluanta akvo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La loka hispanlingva komuna nomo kongrue estas "Cucarachero de pantano" (laŭvorte: Marĉoĉasisto de blatoj).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas malgranda, (ĉirkaŭ 13 cm longa) ĝenerale bruna supre kaj hela sube kiel aliaj trogloditedoj, sed pli precize kun tre bruna kapo, grizaj areoj ĉirkaŭ la okuloj, dorso kun nigrablanka striado, malhelaj mallongaj flugiloj, helaj gorĝo kaj ventro kaj ruĝeca vosto ofte levata. La iriso estas bruna, la supra makzelo de la beko estas nigra, dum la malsupra estas helgriza; la gamboj estas grizaj.

La kanto estas komponita ĉefe de malaltaj notoj, kun karaktera sono "tŭii" kaj teritoriaj alvokoj sone kiel "ĉorr". Temas pri ripeta serio de 5 aŭ 6 raŭkaj notoj kiel de segilo; ĝi komencas per malalta noto kiu alternas kun ascendaj kaj descendaj notoj. La krio estas 'ĉaĥ-ĉaĥ' raŭkaj kaj akra.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo manĝas araneojn kaj etajn insektojn. Kutime ili kaŝas sin en marĉoj kaj kanejoj kie estas plantoj espadaña (tifaceaoj) kaj junkoj (Skirpo Scirpus californicus). Tio alproksimigas ilin plie al la Marĉotroglodito ol al la Merida troglodito kaj al la Mallongbeka cistotoro.

Temas pri timida birdo, malfacile observebla, kvankam foje kantas elstare. Ili serĉas nutradon grimpe sur kanoj kaj foje malsuprenirante ĝis la akvonivelo. En taŭgaj habitatoj ili povas formi kolonietojn.

La reprodukta sezono estas marto kaj aŭgusto. Oni konis nur ununuran neston de tiu ĉi specio je 1,50 m super akvo kaj 15 cm granda. Eble temas pri ripoznesto, ĉar tiu specio kunhavas similajn kutimojn kun la nordamerikaj trogloditedoj kiuj faras neston kaj por reproduktiĝi kaj por ripozi kaj simile al tiuj tre verŝajne ankaŭ tiuj faras duan ovodemetadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]