Mallongbeka cistotoro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mallongbeka cistotoro
Mallongbeka cistotoro
Mallongbeka cistotoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Cistothorus
Specio: C. platensis
Dunomo
Cistothorus platensis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Mallongbeka cistotoroMallongbeka troglodito, Cistothorus platensis, estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Mallongbeka marĉotroglodito kaj en Sudameriko kiel Herbotroglodito. Estas ĉirkaŭ 20 diferencaj subspecioj kiuj troviĝas en plej parto de Ameriko. Kelkaj el tiuj formoj povas esti separata specio.

Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun helbrunaj brusto kaj flankoj kaj blankaj gorĝo kaj ventro. La dorso havas palajn striojn. Ili havas malhelajn kronojn kun palaj strioj, nuancan linion superokulan kaj tre mallongan maldikan bekon.

Ties reprodukta habitato estas humidaj herbejoj kaj bordoj de marĉoj en orienta Nordameriko kaj centra Kanado. La nesto estas rondoforma bulko ligata al malalta vegetaĵaro, kun flanka enirejo; ĝi estas kutime tre bone kaŝita. La masklo ofte konstruas kelkajn neuzatajn nestojn en sia teritorio; li povas pikorompi ovojn de aliaj birdoj nestumante najbare.

Tiuj birdoj migras al marbordaj areoj de sudorienta Usono, kaj de la tuta marbordo de la Golfo de Meksiko suden tra orienta Meksikio ĝis plej suda Sudameriko.

Tiuj birdoj manĝas en malalta vegetaĵaro, foje eksaltante por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn, ankaŭ araneojn.

La kanto de la masklo estas vibranta trilado.

La populacio de tiu birdospecio malpliiĝas, eble pro perdo de habitato.

[redakti] Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52005, Cistothorus platensis, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Speciinformaro pri Mallongbeka cistotoro – Laboratorio Cornell de Ornitologio
Ekstera ligilo  Informaro kaj Fotoj de Mallongbeka cistotoro - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
Ekstera ligilo  Sedge Wren Cistothorus platensis USGS Patuxent Birdidentigejo
Ekstera ligilo  Poŝtmarkoj de la Falklandoj; (inkludas Teritorian Mapon)
Ekstera ligilo  Filmetoj de Mallongbeka cistotoro ĉe Interreta Birdokolekto
Ekstera ligilo  Fotaro de Mallongbeka cistotoro VIREO
Ekstera ligilo  Birdokanto de Mallongbeka cistotoro
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj