Apostola Ĉambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


MINISTERIOJ DE LA ROMA KURIO
“Apostola Ĉambro”
Papa blazono
nomo = Apostola Ĉambro
latine = Camera Apostolica
origino = 11-a jarcento
Reganto = Kardinalo Kamelrengo (Tarcisio Bertone - 2013)
subreganto = vickamerlengo (ĉefepiskopo Pier Luigi Celata – 2013)
sideoj = Apostola Palaco, Vatkano
taskoj = konstati la morton kaj entombigon de la papo kaj kontroli la financojn dum la Vaka Seĝo

La Apostola Ĉambro, kies ĉefa reganto estas la kardinalo Kamerlengo de Sankta Roma Eklezio kun la kunlaborantaj vickamerlengo kaj aliaj prelatoj, fariĝis ekde 19-a jarcento tribunalo en la Papa Ŝtato, kaj ekde la epoko de Pio la 1-a (komence de la 20-a jarcento) kontrolas la terajn bonaĵojn de la Apostola Seĝo kaj provizas la bezonojn dum la Vaka Seĝo. Ĝiaj prerogativoj kaj funkciado estas dekrete priskribitaj en la Apostolaj konstitucioj Universi Dominici Gregis (19969) kaj Pastor Bonus de Johano Paŭlo la 2-a (28-a de junio de 1988 art. 171).

Historio[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la graveco de la Apostola Ĉambro kaj ĝiaj prelatoj perdis la pasintan gravecon pro la novaj metodoj en la financa kaj ekonomia administrado kaj por disdivido de la taskoj kiuj estis asignitaj al aliaj ministerioj.

En la 11-a jarcento elstaris papa kemerlengo (camerarius domini papae), (camerarius domini papae), kun la tasko ricevi kaj administri la enhavojn konstituitajn precipe per rentoj kaj akcizoj kaj impostoj pagataj de teritorioj dependantaj de la papo, kaj de Eklezioj kaj monakhejoj rekte kreitaj de la papoj.

En 1192 la tiama kamerlengo, nome Cencio, epoke de papo Honorio la 3-a (1216-1227) redaktis liston de ĉiuj havaĵoj kaj rentoj de la Apostola Seĝo, nome la "Liber Censuum Romanae Ecclesiae". La antaŭaj listoj datiĝis epoke de Gelasio la 1-a (492-496) kaj de Gregorio la 1-a (590-604).

En la 13-a jarcento la Apostola ĉambro komencis kolektis kaj administri ankaŭ impostojn dekretitajn por la Krucmilitoj laŭdecide de Inocento la 3-a (1198-1216). Sub papoj posteulaj la havaĵoj de la Apostola Seĝo komencis abunde kreskis, kune kun la elspezoj, per la enkondukita sistemo de la dekonaĵoj, precipe sub Klemento la 5-a kaj Johano la 22-a.

Komence de la 18-a jarcento kardinalo Kamerlengo, vole nevole, akiris, kiel administranto de la financoj de la Papa Ŝtato, la aŭtoritatan pinton inter la aŭtoritatoj de la Apostola Seĝo.

En 1870, pro la ĉesigo de la Tera Povo de la papoj, la Apostola Ĉambro ekperdis preskaŭ ĉiun gravecon kaj influon en papa administrado. Ĝi daŭrigis ekzisti, spite de la invado kaj okupo de Romo kaj spite de provoj de ĝia abolicio.

Fine, ĝi estis revivigita per novaj taskoj, jam plenumitaj de aliaj ministerioj: nun ĝi, kiel supre vidite, havas precipe la taskon konstati kaj certigi pri la morto kaj entombigo de la forpasinta papo kaj kontroli la financojn dum la Vaka Seĝo

Funkcioj kaj taskoj de la Apostola Ĉambro[redakti | redakti fonton]

Konstato pri la morto de Leono la 13-a.

La prelataj kleriloj kaj la sekretario kaj la kancelario de la Apostola Ĉambro ĉeestas dum la oficiala konstato pri la forpaso de la papo; la sekretario kaj la kanceliero protokolas la aŭtentikan akton de la forpaso.

Post la entombigo de la papo, delegito de la Kamerlengo redaktas protokolon pri la okazinta entombigo en ĉeesto de la tuta membraro de la Apostola Ĉambro.

La tasko de la Kamerlengo daŭras en la gardado kaj administrado de la havaĵoj kaj diversaj teraj rajtoj de la Apostola Seĝo kun la helpo de tri asistantaj kardinaloj elektitaj de la “kardinala kolegio” por ordinaraj aferoj; por la aferoj pli gravaj la kardinala kolegio elektas, ĉiufoje, aliajn kardinalojn.

Kamerlengo aŭ lia delegito havas rajton kaj devon peti kaj ricevi de ĉiuj administraj fakoj dependantaj de la Apostola Seĝo informan raporton pri ilia havaĵa kaj ekonomia situacio kun sciigo pri la eksterordinaraj kurantaj aferoj, kaj obteni de la Prefekta fako por la ekonomiaj aferoj de la Apostola Seĝo la ĝeneralan bilancon de la elspezoj de la jaro pasinta kaj la buĝeton de elpezoj de la kuranta jaro. Tiuj bilancoj poste estos vidataj kaj konsiderataj de la kardinala kolegio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. G. Pastura Ruggiero, La reverenda Camera Apostolica, Romo 1984
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]