Araliacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araliacoj
Aralia elata
Aralia elata
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Araliacoj Araliaceae
Juss.
Subfamilioj kaj genroj
Sinonimoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La araliacoj estas arboj, arbedoj kaj kelkfoje staŭdoj. La ovario estas sube staranta, evoluas ĝenerale el 5 karpeloj al berodrupo.

Araliacoj havas 70 genrojn kaj ĉ. 700 speciojn el kiuj kelkaj gravaj genroj:

  • aralio (Aralia) estas arbo, arbedo kaj staŭdo kun grandaj du aŭ trifoje pinataj folioj kaj relative grandaj umbeloj. Mulatj formoj estas kulturataj en ĝardenoj.
  • hedero (Hedera): specioj de la genro estas daŭrfoliaj arbedoj rampantaj aŭ grimpantaj per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). Ili havas manforme lobaj kaj forkformaj folioj kaj kvinnomraj, epiginaj, verdecaj floroj en umbelo. La poleno estas tre venena. (specio Hedera helix)
  • ginsengo (Panax): estas plurjara herbo kun tuberforma rizomo, nebranĉiĝanta tigo, 5-fingraj folioj kaj ruĝaj fruktoj. Ĝi estas kultivata en Ĉinio, Japanio kaj Nordameriko. La ginseng-rizomo enhavas valorajn saponinojn. Ŝatata ornamplanto kaj kuracplanto.



Eksteraj ligiloj

greke http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=29371 greke http://delta-intkey.com/angio/www/araliace.htm greke http://delta-intkey.com/angio greke http://delta-intkey.com