Arkadi Maslow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkadi Maslow
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1891 (1891-03-09)
en Kropivnickij
Morto 20-an de novembro 1941 (1941-11-20) (50-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj rusagermana
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Kruclernejo
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr

Arkadi MASLOW (en ukraina: Аркадій Маслов; en rusa: Аркадий Маслов), denaske Isaak Jefimowiĉ Ĉemerinskij (en ukraina: Ісаак Юхимович Чемеринський; en rusa: Исаак Ефимович Чемеринский) (9a de Marto, 1891 – 20a de Novembro, 1941) estis komunista politikisto.

Devena el familio de judaj komercistoj el Ukrainio, li venis en Berlino en 1899 kaj tie li edukiĝis. Je la Unua Mondmilito en 1914, li estis dekomence malliberigita kiel rusa ŝtatano, sed kiel volontulo li enlistiĝis en la Germana armeo kiel interpretisto, kaj kiel tio li militservis en koncentrejo de militprizonuloj.

Komunismo[redakti | redakti fonton]

Lia milita sperto radikaligis siajn politikajn simpatiojn al la Spartaka Ligo. Li amikiĝis kun Paul Levi kaj Ruth Fischer, kiuj konvinkis lin aliĝi al la Komunista Partio de Germanio (KPD). Li ŝanĝis sian nomon al Arkadi Maslow, kaj en Novembro 1920 estis elektita al la Centra Kommitato de la KPD. El 1921 Maslow, kun Ruth Fischer, estris la maldekstran branĉon de la Berlina KPD. En 1921, Maslow kunlaboris por la gazeto Die Rote Fahne. Arestita de la Berlina polico en 1922, li identiĝis kiel soveta agento kaj fidelulo de Lev Trockij kaj Karl Radek. Ĉar lia pasporto eksvalidiĝis, li estis kondamnita al ok monatoj en prizono. Por eviti tion, li kaŝiĝis, kaj samtempe estis onidiroj en la KPD ke Maslow estas spiono por la polico. Dum vizito al Moskvo en 1923, li estis pridemandita kaj retenita ĝis komenco de 1924.

En Aprilo 1924, Maslow kaj Fischer, kritikitaj kiel “dekstruloj” fare de August Thalheimer kaj Heinrich Brandler, iĝis estroj de la Partio kaj iĝis responsaj pri la intensigo de la “maldekstrigo” de la KPD. Denove arestita en Majo 1925, Maslow, kun Paul Schlecht kaj Anton Grylewicz, estis kondamnita al kvar jaroj de prizono, sed li estis malliberigita pro malbona sano en Julio 1926. Ĉar Maslow kaj Fischer ne plu ĝuis protekton de Grigorij Zinovjev, pro ordono de Josif Stalin favori al Ernst Thaelmann, ili estis elpostenigitaj el la partia estraro, kaj la 20an de Aŭgusto, 1926, ili estis ekskluditaj el la KPD.

Kun Ruth Fischer kaj Hugo Urbahns, Maslow kunigis iamajn membrojn de la maldekstra branĉo de la KPD, kio kondukis al la formado de la Leninbund (Lenina Ligo) komence de 1928. La KPD akuzis Maslow kiel “Agento de la Burĝaro” kaj petis, ke li ne rajtu eliri el Germanio, en la supozo, ke ili malhelpos la laboron de la KPD. En Majo 1928, Maslow kaj Fischer eliris el la Leninbund, pro malkonsento kun ties apogo al sendependa kandidato opoziciita al la KPD, kaj post kapitulaco de Zinovjev kaj Lev Kamenev opoziciantaj al Stalin, deziris esti akceptitaj denove en la KPD. Ĝis 1933, Maslow restis aktiva kiel tradukisto kaj retiriĝis el partopreno en politika aktiveco.

Fuĝoj[redakti | redakti fonton]

Post la enpovigo de la Nazioj en 1933, Maslow kaj Fischer unue fuĝis al Parizo, kie ili restis ĝis 1940. El 1934 ĝis 1936, Maslow kunlaboris kun Trockij kiel parto de la movado al la Kvara Internacio. Post la rompo el Trockij, Maslow kaj Ruth Fischer fondis cirklon kun la nomo Marksism–Leninisma Internacia Grupo, kio daŭris ĝis 1939. Dum la Moskvaj procesoj de 1936 ĝis 1938, Maslow estis denove akuzita de la stalinisma gazetaro kiel spiono.

Post la falo de Francio en 1940, Maslow kaj Fischer fuĝis al Kubo. Malkiel Fischer, li ne kapablis ricevi vizon al Usono. La 20an de Novembro 1941, Maslow estis trovita mortinta surstrate en Havano. Laŭ oficiala esplorado, li estis suferinta koratakon. Tamen, Ruth Fischer kaj Franz Pfemfert opiniis, ke Maslow estis murdita de la NKVD.[1] En 1952, Guenther Reinhardt priskribis lian "akcidentan morton" detale kiel faro de la NKVD. Reinhardt asertis ankaŭ, ke Fischer poste malkovris, ke estis ŝia propra frato, Gerhard Eisler, kiu donis la murdordon.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die zwei Revolutionen des Jahres 1917. Berlin 1924.
  • Die Tochter des Generals Written in 1935 Berlin 2011 (ISBN 978-3-937233-76-5) Teksto de Maslow. Eldonita de kaj kun komentoj de Berit Balzer.
  • Abtrünnig wider Willen. Aus Briefen und Manuskripten des Exils. München 1990 (ISBN 3-486-55331-3) (Teksto de Maslow kaj Ruth Fischer, eldonita de Peter Luebbe, kun enkonduko de Hermann Weber)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hermann Weber: Maslow, Arcadij. En: Neue Deutsche Biographie (NDB), Volume 16, Duncker & Humblot, Berlin 1990, p 356.
  2. Reinhardt, Guenther (1952). Crime Without Punishment: The Secret Soviet Terror Against America. Hermitage House. pp. 38–47. Alirita la 27an de Decembro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mario Keßler: A Political Biography of Arkadij Maslow, 1891-1941: Dissident Against His Will. Palgrave Macmillan, New York 2020, ISBN 978-3-030-43256-0.