Arkonto (gnostikismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Arkontoj (el la Greka lingvo: ἄρχοντες = reganto), en diversaj [1] penssistemoj de gnostikismo estas uloj kiuj en teogonio kaj kosmogonio plenumas la rolon de juĝistoj kaj kontrolistoj de la materia mondo.

En la gnostika koncepto la materia mondo estas, nivele jen de ontologio jen de fenomenologio, disigita el dia sfero (Pleromo), ekstertempa sendimensia loko, kiu antaŭas ĉion ekzistantan. Tiu divido naskiĝis el "komenca peko" kiam dia emanaĵo entrudiĝis inter la materia mondo de ĝi generita kie la homo restis enprizonigita, kaj iu supera la nekonata Dio. En irana gnostikismo, kie dualismo atingas la kulminon, okazas la eterna kaj titana konflikto inter du dioj dum en tiu helenismema, opone al la nekonta Dio elstaras la figuro de "malsupera dio", nome la Demiurgo, kiu estas helpata de serio da Arkontoj.[2]

La materia mondo, do, nenialio estas ol traira incidento, reago de la Arkontoj, kiuj, konservante memoron pri la perfekteco de la perdita Pleromo provas ĝin reprodukti pere de altrudo de reguloj kaj la aplikado de leĝoj kiuj, spite de ilia neperfekteco, tendencas ĝin reale reprodukti: la universo estas la memoro pri tio kion iam ili sperte sciis.

La unua Arkonto en la apokrifo de Johano[redakti | redakti fonton]

Laŭ la apokrifo de Johano, la unua Arkonto naskiĝis el Sophia, gnostika eono emanata de la Pleromo, kiu, anstataŭ ol sekskunuĝi kun alia eono, sin allasis sia deziro-pasio por la nekonata Dio. El tiu kuniĝo naskiĝis besteca estulo lionvizaĝa, nome Jaldaboth. [3]

La amo de Sophia al la Pleromo transformiĝis en deziro kaj do dezirego: pro tio la emanaĵo de Sophia estis renversita en la formo kaj enhavo, sed fajrero de ŝia dia naturo en ĝi kaptiĝis ĉiukaze. Sophia, hontema pri sia filo, naskiĝinta el la malobservo kaj rompo de la diaj nomoj, lin kaŝis for de la okuloj de la aliaj eonoj, en speco de malluma zono. Ĉi tie Jaldaboth, estulo sendependa de la Pleromo, komencis la kreadon de la materia mondo kaj originigis aliajn arkontojn, ĉiu el ili en besta formo, nek apenaŭ similajn al la eonoj kiuj vivis en la iama Pleromo: tiam ĉiu el ties membroj, kiel li, havis la kapablon krei, ankaŭ se limigita pro la manko de la rekta deveno el la nekonata Dio. Jadalbaoth kiel plejaltulo regnis sur la kosmo, dum liaj filoj regnis sur la ĉieloj. Dum la kreo de la materia mondo, tamen, alvenis la Metropator, emanaĵo de la nekonata Dio kiu celis kontakti Sophian. La arkontoj, tiam, imponitaj de lia potenco, decidis kapti la nekonatan Dion en tiu lia manifestiĝo: tiukaze ili sukcesis krei, laŭbilde Metropator, la teran Adamon. Tiu ĉi, tamen, inerte kuŝis en la Tera Paradizo ĝis kiam la Patro, instigita de kompato, en lin enirigis vivspiriton.

Funkcio de la arkontoj[redakti | redakti fonton]

La arkontoj estas, tial, la potencoj responsaj pri la kreo de la homo, sed ankaŭ la potencoj kiuj, danke al sia memoro pri la harmonio kaj ordo de la Pleromo, diktas la regulojn de la Kosmo kaj de la Tempo. Sed ilia funkcio ne limiĝas al tio: ili ankaŭ farigas, fakte kaj vole, la precipa obstaklo al la reveno de la homo al la Nekonta Supera Dio. Ilia farado konkludiĝas ĝuste submetante la homon al la arkontaj reguloj.

Sinteno de la kristanaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Kiam gnostikismo provis invadi kristanismon kaj nutriĝi per kristanaj aŭ bibliaj misinterpretitaj nocioj, unuanime la lokaj eklezioj ĝin rifuzis kaj kondamnis kiel herezan. Oni vidu la Patrojn de la Eklezio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spertuloj distingas diversajn gnostikismojn: kristana, persa, egipta, siria, pagana, irana…
  2. Sankta Ireneo, <adversus hareses, 124.
  3. Origeno, Contra Celsum. VI.31.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A Greek-English Lexicon (conhecido também como "Liddell and Scott"). [S.l.: s.n.]. ISBN 0198642261.
  • The Oxford Companion to Classical Literature. [S.l.: s.n.]. ISBN 0198661215.
  • Katolikaj enciklopedioj: