Arturo Di Modica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arturo Di Modica

Arturo Di Modica, itala skulptisto
Naskiĝo 26-a de januaro 1941
en Vittoria, Italio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Arturo DI MODICA (n. en 1941) estas itala artisto, naskiĝinta en Vittoria, Sicilio, plej konata pro sia skulptaĵo Charging Bull (ankaŭ konate kiel la Tauro de Wall Street), kiun li instalis sen permeso plej antaŭe de la Novjorka Borso en decembro de 1989. La laborkosto de 360,000 USD estis pagata el la propra mono de la artisto.

La skulptaĵo nun estas kiel prunto al la New York City Department of Parks (Novjorka Sekcio de Parkoj) kiu lokis ĝin en proksima Bowling Green parko. En 2004, Di Modica sciigis ke la virbovo skulptaĵo estis por vendo, en kondiĉo ke la aĉetanto ne movas ĝin de ĝia nuna loko.

Di Modica instalis similan version de la Charging Bull en Ŝanhajo, Ĉinio, en majo 2010 kiu tiras de Vakera filmo kaj ĉina kulturo kaj aspektas pli juna kaj pli forta.

Di Modica nun vivas en Novjorko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]