Astronomia horloĝo de Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Astronomia horloĝo de Prago
Skemo de la horloĝo

Astronomia horloĝo de Prago (ĉeĥe orloj) estas mezepoka astronomia horloĝo.

Ĝia historio dum tempo kelkfoje sin ŝanĝis, transskribiĝis. Laŭ legendo, aŭtoro de la horloĝo (ĉeĥe oni nomas ĝin „orloj“ de la latina horologium) estis majstro Hanuš de Růže en 1490. Li sukcesis konstrui admirindan horloĝon, kiun aliaj urboj povus envii. Do kiam venis la tempo Hanuŝon salajrigi, urbestraro decidis lin blindigi, por ke neniu urbo certe havu similan miraklon.

Ne pli frue ol en la 20a jarcento oni trovis kredindan veron pri la aŭtoreco. La ĉefproblemo estis incendio de la urbodomo dum la dua mondmilito, dum kiu oni perdis gravajn dokumentojn. Multe helpis malkovro de unu kopio de la Raporto pri la Praga horloĝo. Ĝi parolas pri majstro Mikuláŝ (= Nikolao) de Kadaň, kiu bezonis por laboro ankoraŭ alian eminentan scienculon. Nuna opinio estas, ke la Pragan horloĝon konstruis Majstro Mikuláš de Kadaň ĉirkaŭ la jaro 1410 laŭ kalkuladoj de Magistro Jan Ŝindel, astronomo kaj matematikisto el la Praga universitato. Eĉ aliaj konataj faktoj subtenas tiun respondon.

La horloĝo estis riparita en 1880 kaj ornamita per kalendar-disko konsistanta el 12 originale konceptitaj kaj belege pentritaj simboloj de la monatoj, fare de la fama ĉeĥa pentristo Josef Mánes. La horloĝo estis grave damaĝita dum la revolucio 1945 kaj riparita en 1948.

Kiam oni vizitas la ĉeĥan ĉefurbon Pragon, multe da homoj kunvenas je ĉiu plena horo sur la Malnovurba placo por spekti interesan meĥanikan teatraĵon. Sonoriletoj ekludas, du fenestretoj malfermiĝas kaj sume dek du apostoloj aperas kaj salutas. Poste la teatraĵo finiĝas kaj homoj foriras kun malforgesebla travivaĵo. Nur kelkaj fakuloj bone scias, ke la Praga astronomia horloĝo montras multe pli da aliaj informoj!

Ni ne forgesu akcenti, kion ĉion oni povas legi sur la horloĝo! Ĉefe ĝi montras kvar diversajn tempojn: la italan (numeroj I – XII), la planedajn horojn (nigraj ciferoj la plej interne), la steltempon (per stelo kontraŭ numeroj I – XII) kaj finfine la malnovĉeĥan tempon (1 – 24 la plej ekstere), ekkalkulante de la lasta sunsubiro. Do la 24a horo montras kontraŭ la itala numeraro la tempon de sunsubiro. Nur atentu, ke la horloĝo ne adoptas la somertempon!

La astronomia horloĝo similas al marista astrolabo (sed ĉio estas male), do ĝi montras kontraŭ kvar areoj poziciojn de steloj, zodiakaj stelaroj, la Suno kaj Luno sur la ĉielo. Se la objekto troviĝas en la blua areo la plej supre, ĝi estas videbla super la horizonto, alie oni ne povas observi ĝin. Kiam la Suno troviĝas en la brunaj areoj (Crepusculum kaj Aŭrora), ĝuste estas krepusko aŭ tagiĝo. Admirinda kaj inĝenia estas la meĥanismo de la lunglobo, do ĝi montras la aktualan videblan lunformon.

Ornamentojn kaj aliaj simbolojn oni klarigas per astrologio kaj religio kaj ni vere povus esplori plu. La Praga horloĝo estas unika meĥanikaĵo, la plej malnova funkcianta aparato kun originaj detalaĵoj kaj kontrolo kaj pruvas sciojn kaj lertecon de niaj antaŭuloj.

Legendo pri la horloĝo[redakti | redakti fonton]

La konstruo de tiu ĉi horloĝo, kiu siatempe estis teknika miraklo, estas ligata kun la sekvanta legendo:

Estis granda solenaĵo, kiam ĝi estis ekfunkciigota. La urbanoj kaj artistoj, studentoj kaj magistroj de la Universitato, junaj, maljunaj, infanoj kaj junmetiistoj, simple la tuta Prago amasiĝis antaŭ la Malnovurba Turo por atente aŭskulti la lertan paroladon de majstro Hanuš. La opinio de ĉiuj estis: nenie en la mondo oni trovus ion similan al tiu ĉi astronomia horloĝo kaj ĝi vere estas nova juvelo brile ornamonta la ĉefurbon de la regno Bohemio. Sed la famo pri la genia mekanismo disvastiĝis kiel stepfajro allogante admirantojn el malproksimaj landoj, kaj majstro Hanuš estis superŝutata per mendoj. La majstro tamen rifuzadis ĉiujn, ĉar estis lia deziro, ke sole lia amata urbo posedu tian ornamaĵon. La admiro kaj laŭdo, kiujn la hor-loĝo kaŭzis, flatis al pragaj urbaj konsilantoj treege, sed samtempe la timo, ke majstro Hanuš povus esti delogita per ofertoj, ke li konstruu similan, se ne eĉ pli bonan horloĝon por alia urbo, ne lasis ilin dormi. Longe ili sidis kaj konsultis, kiamaniere malebligi tian eventualon, ĝis venkis terura plano. . .

Iun tagon majstro Hanuš sidis ĉe siaj desegnaĵoj, profundiĝinta en kalkuladon. Li eĉ ne rimarkis, ke la pordo mallaŭte malfermiĝis por enlasi tri maskitojn. Tro malfrue li konsciiĝis pri la situacio. Du el ili ekprenis lin brutule, dum la tria, ardiginte sian ponardon en la fajro ĝis ruĝo, elpikis per ĝi la okulojn de la majstro.

Dum longa tempo la kompatindulo baraktis inter vivo kaj morto, kaj kiam li iomete refortiĝis, li estis nur ombro de sia iama estaĵo. Li, por kiu la laboro signifis la vivon, estis nun kondamnita nur sidadi kun senagaj manoj, dronigita en maldolĉego de siaj pensoj. Iufoje, kiam li eksentis, ke liaj tagoj jam estas finkalkulitaj, li petis unu el siaj lernantoj gvidi lin al la mekanismo de la granda horloĝo, kies kreinto li estis. Tie li staris aŭskultante la ritman tiktakon de la radoj kaj leviloj. Subite, kiam la figuro de la Morto eksonorigis por anonci, ke pasis horo, Hanuš etendis la manon en la komplekson de sia mekanismo, manipulis tie dum tempeto, kaj jen la horloĝo iompostiom knarante kaj tintante ekhaltis. Samtempe la majstro, kies genia lerteco ĝin kreis, falis senkonscia kaj ne vekiĝis plu. Kaj la granda horloĝo, la fiero de la urbanoj de Prago, staris senmove dum jarcentoj, ĝis oni finfine sukcesis trovi iun, kiu kapablis denove ekfunkciigi la mirindan mekanismon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]