Atlaso (mitologio)
En la helena mitologio, Atlaso (el la malnova greka Ἄτλας, « la portanto », de τλάω / tláô, « porti, subteni ») estis titano, filo de Japeto kaj Temiso (Laŭ aliaj fontoj, naskis lin Klimena aŭ Asia) kaj frato de Prometeo, Epimeteo, Menetio.
la Historia biblioteko de Diodoro Sicila priskribas lin kiel filo de Urano.
Kun la oceanidino Plejona, li estas patro de la Plejadoj; kun ŝi, aŭ kun Etra, alia oceanidino, li estas patro de la Hiadoj; kaj kun Hesperisa, sia nepino, li estas patro de la Hesperidoj. Kun aliaj neprecizataj diinoj, li generus Kalipson, Dionon kaj Maeran.
Partopreninte al la ribelo de la Titanoj kontraŭ la Olimpanoj (rakontita en la Titanomakio), li estis kondamnita eterne subteni la ĉielon.
Heraklo komisiis lin ŝteli la orajn pomojn de la ĝardeno de la Hesperidoj, kaj konsentis subteni lian ŝarĝon dum tiu tempo.
En la arto
Plej antikva statuo de Atlaso, la Farnesa Atlaso, romia kopio de la 2-a jarcento de helenistika statuo, montras la titanon portantan la ĉielon, figurata per ĉiela globuso. Tiu statuo inspiris bildojn de Atlaso portanta teran globuson (tio, pri kiu neniam parolas la greka mitologio).
En kulturo
La bildo de Atlaso portanta Teron ilustris geografiajn maparojn, kiuj prenis la nomon de Atlaso.
Same tiu figuro inspiris la nomigon de montarĉeno en Maroko kiel Atlaso, ĉar Nordokcidento Afriko estas kvazaŭ ĝi subtenas en la mapo la pli nordan Eŭropon, kiu iam estis konsiderata la centro de la mondo kvazaŭ ununura mondo.
Pri la uzado de atlaso kiel maparo estas esperanta diraĵo pri senfina rakontado, nome "En mondo estas kontinento, en kontinento estas lando, en lando estas urbo, en urbo estas kvartalo, en kvartalo estas domo, en domo estas ĉambro, en ĉambro estas ŝranko, en ŝranko estas skatolo, en skatolo estas atlaso, en atlaso estas mondo, en mondo estas ktp".
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
grekefrance Atlaso, unu el la Titanoj grekefrance Atlas: portanto de la Ĉiela Globo