Attila Tyll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Tyll
Persona informo
Naskonomo Tyll Attila
Naskiĝo la  21-an de majo 1923(nun 1923-05-21)
en Hungario Szombathely
Morto la 20-an de majo 2002
en Hungario Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Attila Tyll [til], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tyll Attila estis hungara aktoro, voĉoaktoro.

Attila Tyll [1] naskiĝis la 21-an de majo 1923 en Szombathely, li mortis la 20-an de majo 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Tyll estis soldato inter 1942-1945, poste militkaptito du jarojn en Sovetunio. Hejmenveninta komence li estis ĉaristo, poste li laboris en la ŝtata administracio. Ekde 1951 li ricevis rolojn en Teatro Csokonai (Debrecen). Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1955 laŭ koresponda lernado. Inter 1959 kaj 1961 li apartenis al Teatro Szigligeti (Szolnok), inter 1962–1979 al Nacia Teatro (Budapeŝto). En la someraj monatoj inter 1964-1989 li konstante havis rolojn en subĉiela teatro de Gyula. Li estis membro de Teatro József Attila, poste jam kiel emerito li havis rolojn en pli malgranda teatro en Budapeŝto. Li ricevis 3 premiojn inter 1967-1992. Li havis edzinon ekde 1948, kiu naskis 3 filinojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Nappali sötétség (1963)
  • Kísértés (1977)
  • Tüske a köröm alatt (1987)
  • Sacra Corona (2001)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Fáklyaláng (1963)
  • Petőfi 1-6. (1977) - Klemens von Metternich
  • Széchenyi napjai (1985)
  • Devictus Vincit (1993)

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]