Auce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auce
Vecauce (historie), germane Alt-Autz
Urbo
Iama grandbieno Vecauce, ekde 1920 la praktika bazo por agrikulturaj studentoj.
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Dobele
Historia regiono Zemgalio
Koordinatoj 56° 27′ 39″ N 22° 54′ 04″ O / 56.46083 °N, 22.90111 °O / 56.46083; 22.90111 (mapo)
Areo 3,7 km² (370 ha)
Loĝantaro 2 236 (29.01.2021)
Denseco 604,32 loĝ./km²
Urborajtoj 1924
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3708
Vikimedia Komunejo: Auce
Retpaĝo: auce.lv

Auce - jen latve, historie ankaŭ germane Alt-Autz kaj litove Aukė, nuntempe litove Aucė - estas urbo en Latvia historia regiono Zemgalio, en la sudo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Dobele kaj situas en sudokcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 33 km de Dobele, 7 km de Litovia limo kaj 109 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 173 personoj sur areo de 3,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 592 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento, Auce lando situis in malgranda zemgala - antikva balta tribo - ŝtato Spārnene. Auce unue estis menciita en 1426 kiel Owcze en germane skribaĵo, kiam ĝi estis en parto de Livonio, subjekto al Arkidiocezo de Rigo.

En 1562 Auce trovis sin en la germanlingva Duklando Kuronio. En 1795 la Duklando, kune kun Dobele, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integrigis ĝin en la Kuronia provincon. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov).

Auce, tiutempe Vecauce ("Malnova Auce"), iĝis pli granda setlejo post 1889, kiam la fervojo Rigo-Mažeikiai estis konstruita tra la vilaĝo.

Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Vecauce estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Latvio.[2] En 1924 Vecauce akiris urborajtojn. En 1925 la antaŭa nomo Auce estis restarigita.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la suda parto de la Orienta Kuronia altebenaĵo, kie ĝi pasas en la Meza Latvia malaltebenaĵo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La fervoja linio Rigo-Jelgava-Mažeikiai ne plu estas uzata por pasaĝertransporto en 2022, sed estas planoj restarigi ĝin.

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P96 (Jelgava-Ezere) kaj P104 (Tukums-Auce-Litovio), lokaj vojoj estas V1116 (Auce-Vadakste), V1117 (Auce-Ķevele) kaj V1118 (Auce-Lielauce).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1939 3329
1965 4900
2000 3211
2021 2195

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 3211 2570 (80%) 183 (6%) 55 (2%) 34 (1%) 23 (1%) 337 (10%) 9 (0%)
2021 2195 1745 (79%) 128 (6%) 41 (2%) 16 (1%) 10 (0%) 202 (9%) 53 (2%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lutera preĝejo
  • Iama grandbieno

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 123.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Auce en Vikimedia Komunejo