Avrora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirasita krozŝipo Avrora

Avrora aŭ Aŭrora (rusa Аврора) estas rusa militŝipo de la iama cara mararmeo kaj servas kiel muzea ŝipo ekde 1956 en Sankt-Peterburgo. La krozŝipo estas simbolo de la Oktobra Revolucio de 1917.

Ĝi estis konstruita ekde 23-a de majo 1897 kaj inaŭgurita la 24-an de majo 1900. La ŝipo debutis en la rusa-japana milito (1904-1905), kie ĝi sukcese fuĝis el la batalo de Cuŝima.

La Avrora donis la signon (ekpafon) por la bolŝevika revolucio (7-an de novembro de 1917, laŭ nova kalendaro), post kiam la bolŝevikoj okupis la Vintran palacon.

Ĝi servis ekde 1923 kiel instruŝipo. Dum la dua mondmilito, oni demuntis ties kanonojn kaj uzis ilin en la leningrada blokado kontraŭ la germanoj. La 30-an de septembro 1941, germana aeratako sinkigis ĝin.

Post la milito, oni elprenis la ŝipon kaj riparis de 1945 ĝis 1947. Ekde 1956 la ŝipo troviĝas en la Neva kaj funkcias kiel muzeo, ŝatata turisma vidindaĵo. Ĝi servas ankaŭ kiel loko por ĵurdona ejo de la junmatrosoj.

Oni riparis ĝin inter 1984 kaj 1987 kaj oni ŝanĝis la tutan subakvan kovraĵon pro korodado.

Teknikaj datenoj

  • ŝipa akvodismeto: 6.731 toneloj
  • longo: 126,8 m
  • larĝo: 16,8 m
  • enmergiĝo: 7,3 m
  • rapido: 19 knotoj
  • skipo: 578
  • armiloj (post 1903)
    • 8 x 152-mm-pafilegoj
    • 24 x 75-mm-pafilegoj
    • 8 x 37-mm-pafilegoj
    • 3 torpedotuboj
  • armiloj (post 1917)
    • 14 x 152-mm-pafilegoj
    • 4 x 76-mm-aerdefendo-pafilegoj
    • maŝinpafiloj
    • 3 torpedotuboj

Literaturo

  • Schiffe-Menschen-Schicksale - Russischer Kreuzer "Aurora" - Zwischen Zarenadler und Sowjetstern, Band 13.

Eksteraj ligiloj

grekepriskribo angle