Bánfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bánfa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. La loknomo signifas: banuso-vilaĝ'.

Bazaj informoj

Situo

Bánfa situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Szigetvár troviĝas 11, Szentlőrinc 12, Sellye 17, Pécs 36 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1289 laŭ tiama hungara ortografio "Baanfolva". Ĝi longe estis eklezia bieno. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

Vidindaĵoj

Komunumoj pri bán (= banuso) en Hungara reĝlando

Alsóbán Bán Bánfa Bánfalva Bánhorváti Bánkeszi
Bánpatak Bánréve Bántolmács Bántornya Felsőbán Mosonbánfalva