Béa Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béa Johnson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (50-jaraĝa)
en Besançon,  Francio
Lingvoj francahispanaangla
Ŝtataneco FrancioUsono
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio • blogisto • mediprotektulo • verkisto
TTT
Retejo https://zerowastehome.com
vdr

Béa JOHNSON, naskiĝis en 1974 en Besançon, Francio, estas blogistino, prelegisto, fakulo pri senrubeco[1][2]. Devenanta el Avinjono kaj loĝanta en Kalifornio, ŝi estas la verkisto de Zero Waste Home: The Ultimate Guide to Simplifying your Life by Reducing your Waste (angle: "Hejma senrubeco : la ultima manlibro por simpligi vian vivon per malpliigo de la rubaro")[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béa Johnson alvenis Usonon kiel gastvartisto, celante labori en la moda sektoro[4]. Edziniĝinta kaj patrino de du infanoj, ŝi vivis kiel klasika usona patrino, pere de domego, aŭtoj kaj multaj aĵoj. Post la Banka kaj financa krizo de 2008 kaj transloĝiĝo al malgranda apartemento apud San-Francisko, la familio malkovris la senrubecon. Ŝi engaĝiĝis al modera vivstilo kaj senrubeca konsum-maniero. En 2009, ŝi komencis verki blogon pri sia familia vivstilo kunhavigantan siajn spertojn kaj ideojn[5]. La blogo evoluis kaj en 2013 Johnson publikigis libron, resumante ŝiajn vidpunktojn kaj filozofion pri modera vivstilo kaj proponante praktikajn konsilojn pri kiel redukti rub-produktadon hejme[6]. Johnson tiam komencis prelegi ĉirkaŭ la mondo por disvastigi ŝiajn ideojn[7]. Unue kritikita kiel "hipio" kaj "bohemisma", la senrubeca vivmaniero poste fariĝis pli laŭmoda[8]. Kiel multaj fontoj rimarkas, ŝia aktivismo kaj libro inspiris multajn homojn, ŝanĝi siajn opiniojn pri la efiko, kiun oni havas sur la medio, kaj modifi iliajn konsumajn kutimojn. Ĉi tio fine kaŭzis la kreskon de movado pri senrubeca vivo[9]. Ŝi ankaŭ estas kreditita pro kreado de la 5 R-oj, akronimo de 5 reguloj por atingi nulan rub-produktadon[10], kaj Bulk locator, aplikaĵo, kiu trovas senpakumajn kaj groĉajn butikojn tutmonde[11]. Béa Johnson nuntempe prelegadas ĉi-teme, notinde en la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Metodo[redakti | redakti fonton]

En ŝia libro, Béa Johnson klarigas la simple sekveblan regulon de la 5 R-oj: Refuse, Reduce, Re-use, Recycle, Rot, angle:

  • Rifuzi (unu-uzajn objektojn)
  • Malpliigi (la konsumadon de havaĵoj)
  • Reuzi (ĉion reuzeblan)
  • Recikligi (ĉion nereuzeblan)
  • Kompoŝtigi (la organikajn rubojn)

Ĉi-tiu regulo celas minimumigi la postsekvojn de oniaj ruboj[12]. Notindas, ke ĉi-tiu listo estas sinsekvo: tiel la reciklado ne estas prezentita kiel la unua havenda ekologiisma ago, sed kiel la lasta, post pensi pri rifuzi la objekton, kaj reuzi ĝin[13].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Johnson, Béa (Aprilo 2013): Zero Waste Home: The Ultimate Guide to Simplifying Your Life by Reducing Your Waste, Scribner ISBN 978-1451697681

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franclingve) Béa Johnson, senrubeca sinjorino: sekvinda medelulino, arkivo, ĉe consoglobe.com, 17-a de junio 2014, konsultita en oktobro 2016
  2. (anglolingve) Vizito De La Pastrino De Senruba Vivado, arkivo, ĉe New York Times, 15-a de februaro 2010, konsultita en oktobro 2016
  3. (anglolingve) "Zero Waste Manifesto" (PDF). Dragon1. Konsultita la 24-an de marto 2019.
  4. (franclingve) Béa Johnson, la granda pastrino de senrubeco, arkivo, ĉe femina.ch, 18-a de januaro 2016
  5. (anglolingve) Béa Johnson: la senrubeca vivstilo Matters Journal
  6. (anglolingve) Senrubecaj hejmoj malplenigas siajn rubujojn ĝis preskaŭ nulo, Katherine Roth, Associated Press, 2-a de oktobro 2018
  7. (anglolingve) KOVIM-19 defias senrubecan vivstilon, la fakulo Béa Johnson diras "Ne rezignu!", Jennifer Olnay, MSN, 22-a de aprilo 2020
  8. (anglolingve) Béa Johnson: la reĝino de senrubeco, Ellie O’Byrne, The Irish Examiner, 25-a de septembro 2017
  9. (anglolingve) Senrubeca vivo iĝas laŭmoda, NBC news
  10. (anglolingve) Kiel vi povas aniĝi al la senrubeca movado, Terry van der Walt , IOL, 28-a de oktobro 2020
  11. (anglolingve) Renkontante la ekologiisma influisto Béa Johnson, Angela Buttolph, Grazia, 21-a de novembro 2019
  12. (franclingve) Senrubeco: la kvin regulojn por bone komenci arkivo ĉe Canadian Broadcasting Corporation, 18-a de septembro 2018, konsultita la 10-an de majo 2019
  13. (anglolingve) La 5 R-oj de senrubeco: praktika manlibro Arkivigite je 2021-01-22 per la retarkivo Wayback Machine arkivo, ĉe ZerowasteXchange, 7-a de julio 2017, konsultita la 10-an de majo 2019