Béla Bíró (arthistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Bíró
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1899 (1899-07-11)
en Makó
Morto 6-an de oktobro 1982 (1982-10-06) (83-jaraĝa)
en Irvine
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo arthistoriisto • drawing teacher • portretpentristo • pentristo
vdr

BÍRÓ Béla estis hungara arthistoriisto naskita en Makó la 11-an de julio 1899 kaj mortinta en Irvine, Usono, la 6-an de oktobro 1982

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bíró Béla akiris diplomon de desegninstruisto en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1924), li doktoriĝis pri arthistoriisto en la Scienca Universitato Pázmány Péter (1930). Li estis stipendiulo de Romo (1930-31). Li estis privatprofesoro en la katedro pri arthistorio de la Universitato de Koloĵvaro (1943-44). De 1942 li estis artkritikisto de la revuo Erdélyi Helikon. En sia artikolserio Régi erdélyi művészek ĝis 1944 li publikigis portretskizojn pri Miklós Sikó, Ferenc Kis-Solymosi Simó, Zsigmond Bikfalvi Koréh, Ferenc Antal Bergman, Károly Szathmári Pap, Sámuel Nagy. En Hungario ĝis la Hungara revolucio de 1956 li estis esploristo de Belarta Muzeo (Budapeŝto), poste li disidis. Li estis en Universitato de Long Beach docento, poste profesoro pri arthistorio ĝis 1969. Inter 1970-82 li vivis Vieno, poste denove en Kalifornio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libro redaktita[redakti | redakti fonton]

  • A magyar művészettörténeti irodalom bibliográfiája (Bp. 1955).

Fontoj[redakti | redakti fonton]