Béla Kossányi
Béla Kossányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de februaro 1894 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Libetbánya |
Morto | la 2-an de novembro 1968 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • pola |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto • polisto • arkivisto |
Béla Kossányi [koŝAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kossányi Béla estis hungara arkivisto.
Béla Kossányi[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1894 en Libetbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ľubietová en Slovakio), li mortis la 2-an de novembro 1968 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Kossányi akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1915, poste li estis soldato ĝis 1918, sed ankaŭ tiam li ricevis arkivajn taskojn. En 1918 li akiris plian arkivistan diplomon en la universitato, poste li laboris en la tutlanda arkivo, kie li estis vicarkivestro inter 1942–1949. Plej ofte li okupiĝis pri la hungara-pola rilato. Li pensiuliĝis en 1950.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Az úzok és kománok történetéhez a XI–XII. században (1924)
- Polonais et Hongrois (1930)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM95897;jsessionid=FD71FB6DD2B3D69DF36BACAAB5F2B99D hungarlingva datenaro de muzeo