Béla Vidovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Vidovszky
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1883 (1883-07-02)
en Gyoma
Morto 6-an de februaro 1973 (1973-02-06) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Béla Vidovszky [vidovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidovszky Béla estis hungara pentristo. Lia frato estis Kálmán Vidovszky.

Busto pri Béla Vidovszky

Béla Vidovszky [1] naskiĝis la 2-an de julio 1883 en Gyoma, li mortis la 6-an de februaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Vidovszky faris abiturienton en Békéscsaba, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Desegnista Edukejo en 1905 (liaj instruistoj estis Imre Révész (pentristo) kaj Aladár Edvi Illés (pentristo), en la sama jaro li partoprenis en ekspozicio. Post la diplomo samloke li lernis pentroarton de Károly Ferenczy, poste helpe de stipendioj en 1908 en Munkeno, en la sekva jaro en Parizo. Hejmenveninta li apartenis al Artistkolonio de Szolnok. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste armea pentristo. En 1924 li translokiĝis al Budapeŝto. Li ricevis ŝtatan premion en 1966. Resume li penris preskaŭ 2000 bildojn, ofte pejzaĝojn.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • portreto pri Géza Gyóni (1902) - debuta pentraĵo
  • "Nyári reggel" (Somera mateno), 1937, premiita
  • "A gerendási búcsúból", 1941, premiita

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Békéscsaba, 1908, 1924, 1938, 1961
  • Budapeŝto, 1933
  • Gyomaendrőd, 1993, 1998, 1999

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto fare de Pál Pátzay (vidu la foton!)
  • memortabuloj en Békéscsaba, Gyomaendrőd kaj Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]